Dolní Paseky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Paseky
germane Niederreuth
vilaĝo
Pavilono de minerala akvo
Oficiala nomo: Dolní Paseky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo
Historia regiono Bohemio
Montaro Smrčiny
Rivero Bílý Halštrov
Situo Dolní Paseky
 - alteco 545 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 00″ N 12° 14′ 12″ O / 50.23333 °N, 12.23667 °O / 50.23333; 12.23667 (mapo)
Katastro 6,36 km² (636 ha) Dolní Paseky
Loĝantaro 58 (2021)
Denseco 9,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1315
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 352 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Paseky (Aš)
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Paseky (ĝis la jaro 1947 ĉeĥe Dolní Reuth, germane Niederreuth) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo , troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 58 loĝantoj.

Dolní Paseky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,36 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dolní Paseky troviĝas en valo, proksimume 3 km oriente de Aš, sur ambaŭ bordoj de rivero Bílý Halštrov. Troviĝas ĉi tie pavilono kun minerala fonto, kies akvon veturas preni homoj el la tuta regiono de Aš.

Dank' al proksimeco de akvobaraĵo Bílý Halštrov Dolní Paseky estas ideala kabana regiono. Situas ĉi tie multe da refreŝigejaj kabanoj uzataj dum turisma sezono. Daŭraj loĝantoj vivas ĉi tie nur ĉirkaŭ kvardek.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1315.

En la jaro 1889 estis en Dolní Paseky fondita tombejo. Post tio, kiam la germana loĝantaro estis en la jaro 1945 ellandigita, la tombejo estis dezertigita, tomboŝtonoj kaj metalaj krucumigaĵoj neniigitaj aŭ ŝtelitaj. Inter la jaroj 1994 ĝis 1996 la eksaj germanaj naskiĝintoj aŭ iliaj idoj decidiĝis krei el la tombejo pietan lokon. Kiel pruvas informtabuloj en la tombejo, tio ne estis facila laboro. La tombejo devis esti revitaligita kaj nove ekipita per barilo. Savitaj tomboŝtonoj estis dislokitaj en duoncirklon ĉirkaŭ nove kreita monumento. Multe pli forte kredantaj germanoj ĉi tie lasis mesaĝon: "Tiu ĉi monumento movu per la konscio de tiuj, kiuj perdis kredon en Dion kaj estimon antaŭ la homo, ĝi estu averto por estontaj generacioj kaj ĝi estu espero por ĉiuj, kiuj klopodas pri historiaj vero kaj justeco kaj pri najbareco en la paco inter ĉeĥoj kaj germanoj."

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869664
1880642
1890636
1900634
1910626
1921491
JaroLoĝantoj
1930578
195099
1961101
197064
198057
199143
JaroLoĝantoj
200139
201159
202158

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]