Dolní Paseky
Dolní Paseky | |
germane Niederreuth | |
vilaĝo | |
Pavilono de minerala akvo
| |
Oficiala nomo: Dolní Paseky | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Aš |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Smrčiny |
Rivero | Bílý Halštrov |
Situo | Dolní Paseky |
- alteco | 545 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 14′ 00″ N 12° 14′ 12″ O / 50.23333 °N, 12.23667 °O (mapo) |
Katastro | 6,36 km² (636 ha) Dolní Paseky |
Loĝantaro | 58 (2021) |
Denseco | 9,12 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1315 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 352 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dolní Paseky (Aš) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Dolní Paseky (ĝis la jaro 1947 ĉeĥe Dolní Reuth, germane Niederreuth) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Aš, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 58 loĝantoj.
Dolní Paseky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,36 km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Dolní Paseky troviĝas en valo, proksimume 3 km oriente de Aš, sur ambaŭ bordoj de rivero Bílý Halštrov. Troviĝas ĉi tie pavilono kun minerala fonto, kies akvon veturas preni homoj el la tuta regiono de Aš.
Dank' al proksimeco de akvobaraĵo Bílý Halštrov Dolní Paseky estas ideala kabana regiono. Situas ĉi tie multe da refreŝigejaj kabanoj uzataj dum turisma sezono. Daŭraj loĝantoj vivas ĉi tie nur ĉirkaŭ kvardek.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1315.
En la jaro 1889 estis en Dolní Paseky fondita tombejo. Post tio, kiam la germana loĝantaro estis en la jaro 1945 ellandigita, la tombejo estis dezertigita, tomboŝtonoj kaj metalaj krucumigaĵoj neniigitaj aŭ ŝtelitaj. Inter la jaroj 1994 ĝis 1996 la eksaj germanaj naskiĝintoj aŭ iliaj idoj decidiĝis krei el la tombejo pietan lokon. Kiel pruvas informtabuloj en la tombejo, tio ne estis facila laboro. La tombejo devis esti revitaligita kaj nove ekipita per barilo. Savitaj tomboŝtonoj estis dislokitaj en duoncirklon ĉirkaŭ nove kreita monumento. Multe pli forte kredantaj germanoj ĉi tie lasis mesaĝon: "Tiu ĉi monumento movu per la konscio de tiuj, kiuj perdis kredon en Dion kaj estimon antaŭ la homo, ĝi estu averto por estontaj generacioj kaj ĝi estu espero por ĉiuj, kiuj klopodas pri historiaj vero kaj justeco kaj pri najbareco en la paco inter ĉeĥoj kaj germanoj."
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 664 |
1880 | 642 |
1890 | 636 |
1900 | 634 |
1910 | 626 |
1921 | 491 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 578 |
1950 | 99 |
1961 | 101 |
1970 | 64 |
1980 | 57 |
1991 | 43 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 39 |
2011 | 59 |
2021 | 58 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito el la jaro 1931
- Ŝtona penta kruco.
- Pavilono de minerala akvo.
- Konstruaĵo de eksa lernejo el la jaro 1839.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Penta kruco
-
Elfluejo de minerala akvo
-
Bílý Halštrov
-
Revitaligita tombejo.
-
Monumento de la 1-a kaj la 2-a mondmilitoj.
-
Dometoj.
|