Dominique Swain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominique Swain
Persona informo
Dominique Swain
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1980 (1980-08-12) (43-jaraĝa)
en Malibu
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Malibu High School vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1993– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dominique SWAIN (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1980 en Malibu, Kalifornio) estas usona aktorino. Ŝia fratino estas la aktorino Chelse Swain.

Dominique Swain komencis ŝian karieron en Holivudo kiel infanaĝa dublanto; 12-jara ŝi prezentiĝis kiel dublanto por la pli juna fratino de knaba ĉefaktoro Macaulay Culkin en la filmo The Good Son, kiu kineje ekprezentiĝis en 1993. En 1995, en la aĝo de 15, ŝi estis elektita el 2500 knabinoj por ludi la titolrolon de Dolores "Lolita" Haze en la kineja novadaptado de la skandala romano Lolita de Vladimir Nabokov, kineje prezentata en 1997. Ŝi estis 15 dum filmado kaj ŝia aktorado estis laŭdita fare de kritikistoj. Ŝi poste kiel 16-/17-jarulino pozis kiel la ribelema adoleskanto Jamie Archer en la filmo Face/Off de 1997. Poste kontinue sekvis pliaj aktoraj roloj, ekzemple en 2021 rolo de Scarlett Shaw en la televida filmo The Wrong Mr. Right kaj rolo de Scarlett Shaw en la televida filmo Obsessed with the Babysitter, kaj en 2022 rolo de General Bridget Norris en la kineja filmo 4 Horsemen: Apocalypse kaj rolo pri patrino de Dewitt en la filmo Shadow Master.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]