Domo de Blois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unuaj grafoj de Blois: Lazuro, kun bendo de arĝento.

La Dinastio de Blois [blŭa] (Blezo, en PIV) estis grafa kaj reĝa dinastio de la Mezepoko en Francio. Ties ĉefaj membroj estis grafoj de Blois, de Chartres, de Châteaudun, de Troyes, de Meaux, de Ĉampanjo, dukoj de Bretonio, unu duko de Normandio, reĝoj de Navaro, unu reĝo de Jerusalemo, unu reĝo de Anglio, same kiel grafoj de Aumale kaj de Bulonjo.[1] Dinastio fondita en la 10-a jarcento, ĝi estis tre pova en la Mezepoko. Ties membroj kontrolis la graflandojn de Blois kaj de Ĉampanjo, same kiel la arkiepiskopejo de Bourges kaj ĉirkaŭis la kapetan reĝan teritorion, antaŭ akiri la kronon de Navaro. La plej aĝa branĉo finis oficiale en 1305, pro la morto de la reĝino de Francio, Johana de Navaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Goubet, Thierry Le Hete, les comtes de Blois et de Champagne et leur descendance agnatique, généalogie et histoire d'une dynastie féodale, Généalogie et Histoire, 2004, p. 115.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Philippe Le Bas, France dictionnaire encyclopédique, volume 3, Firmin Didot frères, 1841. [1]
  • Michel Bur, La Champagne Médiévale, Recueil d'articles, Langres, Dominique Gueniot Éditeur, 2005.
  • Jean Goubet, Thierry Le Hete, les comtes de Blois et de Champagne et leur descendance agnatique, généalogie et histoire d'une dynastie féodale, Généalogie et Histoire, 2004.