Dorando Pietri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorando Pietri
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1885 (1885-10-16)
en Correggio
Morto 7-an de februaro 1942 (1942-02-07) (56-jaraĝa)
en Sanremo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo maratonisto • atleto
vdr

Dorando PIETRI (16-an de oktobro 1885 en Correggio - 7-an de februaro 1942 en San Remo) estis itala maratona kuristo.

Dorando Pietri ĉe la celo, 1908

Li partoprenis jam la olimpikan interludojn en 1906 en Ateno, sed la konkuron ne povis fini.

Dum la Somera Olimpiko 1908 en Londono li same kuris la maratonon, longtempe sur la dua loko - post la sud-afrika Charles Hefferon -, sed sur la lasta kilometro Dorando Pietri povis superi lin. Pietri alvenis la stadionon per granda avantaĝo, kie sidis 75.000 spektantoj. Por li restis nur la duona stadionrondo, sed li estis tiel laca, ke li ekis en la falsan direkton. Kiam la juĝisto montris la ĝustan direkton, li kolapsis tute sen forto. La lastan 350 metrojn li kolapsis kvinfoje, fine helpis lin la ĉeestantaj kuracistoj kaj juĝistoj tra la cellinio, kiam la usona John Hayes alvenis la stadionon 10 minutojn post Pietri.

Pro la ekstera helpo, li estis diskvalifikita kaj ĉampiono iĝis John Hayes. Dorando Pietri ricevis oran pokalon de la brita reĝino pro lia batalema povumo. Lia historio trakuris la internacian gazetaron kaj alportis popularecon de la Olimpikaj Ludoj.

La Sherlock-Holmes-aŭtoro Arthur Conan Doyle verkis detalan kaj emocia artikolon por la gazeto "Daily Mail" (25-an de julio 1908), kiu helpis konatigi la mondon al historio de Dorando Pietri. Samtempe publikigis Conan Doyle legantan leteron, en kiu li avokis por monkolekto por Dorando Pietri.

Li partoprenis konkursojn ĝis 1911, poste li inverstis la kolektitan monon al hotelo - kun sia frato. La hotelo bankrotis, psot kio li translokiĝis al Sanremo, kie li direktis aŭtomontejon.

Pietri mortis en koratako, en aĝo de 56 jaroj.