Doupov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doupov
germane: Duppau
pereinta urbo
Suma vido al Doupov (A. Lewý 1896)
Oficiala nomo: Doupov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Armea spaco Hradiště
Montaro Doupova montaro
Situo Doupov
 - koordinatoj 50° 15′ 26″ N 13° 08′ 37″ O / 50.25722 °N, 13.14361 °O / 50.25722; 13.14361 (mapo)
Unua skribmencio 1012
 - pereo 1953
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Doupov
Portalo pri Ĉeĥio
Placo en Doupov (A. Lewý 1896)
Monaĥeja preĝejo (A. Lewý 1896)
Doupov sur bildkarto el la jaro 1941

Doupov (germane: Duppau) estis urbo en Ĉeĥio, en distrikto Kadaň en nordokcidenta Bohemio en montaro Doupovské hory, pereinta en la jaro 1953 sekve de fondo de armea ekzerceja spaco Hradiště. Sed partoj de urba konstruareo ekzistis ankoraŭ en la dua duono de la 1960-aj jaroj. Ĝia nuligita katastra teritorio ensumigis partojn de sekvaj modernaj katastraj teritorioj: Bražec u Hradiště, Doupov u Hradiště, Radošov u Hradiště, Tureč u Hradiště, Žďár u Hradiště. Ĝia konstruareo etendiĝis sur kunfluejo de rojo Pustý potok kun rojo Liboc; tra la katastro de la urbo trafluas ankaŭ rojo Luční potok.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1012.

Ĉeĥa erinaco el Doupov en lapidario en Vintířov

Laŭ topografio el la jaro 1907 de Batovec Doupov estis urbo 578 metroj super maro, sur areo 709 hektaroj, kun 267 domoj kaj 1621 loĝantoj, el kiuj estis 1606 germanoj.

En la urbo finis loka fervojo de kompanio Kadaňské místní dráhy el Vilémov u Kadaně.

Fine de majo kaj komence de junio de 1945 estis en keloj de gimnazio post kruela torturado mortpafitaj aŭ alie mortigitaj kvardek germanoj (per la nomo estas konataj dudek viktimoj, ekz. membroj de profesoraro). Tombo estas troviĝonta sur lerneja ludejo. Post ellandigo de germana loĝantaro oni ne sukcesis enloĝigi la urbon, ties malkreskadon finigis la establo de armea ekzerceja spaco Hradiště en la jaro 1953, kiu signifis definan pereon de la urbo kaj juĝejan distrikton Doupov.

Antaŭ sia nuligo najbaris kun Doupov katastraj teritorioj Oleška, Prachomety, Řednice, Trmová, Víska kaj Zakšov.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj en Doupov
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950
Loĝantoj 1752 1722 1591 1621 1637 1605 1524 588
Domoj 245 260 261 267 276 269 272 272

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]