Antonín Lewý
Antonín Lewý | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1845 en Wolfsthal |
Morto | 28-an de septembro 1897 (52-jaraĝa) en Teplice |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto ilustristo |
Antonín Lewý (29-an de marto 1845 Wolfsthal[1] distrikto Bruck an der Leitha, Malsupra Aŭstrio – 28-an de septembro 1897 Teplice-Šanov[2]) konata ankaŭ kiel Antonín Josef Levý, estis ĉeĥa pentristo-pejzaĝisto. Li agadis precipe en Prago kaj Teplice.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Li kreis kvanton da ilustraĵoj por gazetoj (Květy, Světozor, Zlatá Praha) kaj libroj (ekz. Bohemio de Bedřich Bernau en eldonejo de Jan Otto). Li pentris fakte ĉiujn bildojn per plumo, krajono aŭ ĉina inko, por ke ili aspektu kiel eble plej bone sur nigrablanka reprodukto en libro aŭ gazeto. Oni ne trovos en liaj verkoj fortajn emociojn, sed prefere trankvilajn vidojn al reguligitaj urboj, belvidajn parkojn aŭ malnovepokajn burgojn tiel, kiel vidus ilin neobjektiva turisto.
Spite al la ampleksa kreado Lewý estis jam en la jaro 1899 fakte forgesita. Sed dank' al li ni hodiaŭ povas rememorigi, kiel aspektis ekzemple pereinta urbo Doupov aŭ forbruligita ekskursa restoracio sur monto Doubravská hora apud Teplice.
Galerio[redakti | redakti fonton]
-
Antonín Lewý – Kastelo Ahníkov (Hagensdorf) (1896)
-
Antonín Lewý – Monaĥeja preĝejo en Doupov (ĉirkaŭ 1896)
-
Antonín Lewý – Placo en Doupov (ĉirkaŭ 1896)
-
Antonín Lewý – Praga (Písecká) pordego en České Budějovice (antaŭ 1897)
-
Antonín Lewý – Malnova poŝto en Juda urbo
-
Antonín Lewý – En Velké Žernoseky (1892)
-
Antonín Lewý – Bílka. Vojo al Milešovka (1892)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Matrikula registro pri naskiĝo kaj bapto paroĥo Wolfsthal (Malsupra Aŭstrio)
- ↑ registro pri morto de paroĥo Teplice-Šanov
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Antonín Lewý en Vikimedia Komunejo
- Bernau, B.: Čechy - dekkvarparta regionografia gvidprogramo tra Bohemio el la 80-aj kaj la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento, kun vico da ilustraĵoj de Antonín Lewý, Karel Liebscher kaj pluaj artistoj (kelkaj estas jam kopiitaj en Commons)
- Ottův slovník naučný (indikas lian familian nomon en ambaŭ formoj, Lewý i Levý)
- Informacia sistemo abART – persono:Levý Antonín Josef