Dragutin Domjanić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dragutin Domjanić

Dragutin Domjanić (naskiĝis la 12-an de septembro 1875 en Zelina, mortis la 7-an de junio 1933 en Zagrebo) estis kroata poeto.

Domjanić havis juran diplomon kaj servis kiel juĝisto en Zagrebo.

Lia amo al la estinteco direktis lin al la kajkavia dialekto, en kiu li verkis ĉiujn siajn poemojn.

Li estas ankaŭ aŭtoro de la malmulte konata Petrica Kerempuh i spametni osel, en kiu li kritike kaj satire priskribas kroatajn intelektulojn en la 1920-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Libroservo de UEA Poemaro Sub suno kaj ombro, tradukita de Z. Rehorić (Zagreb 1990)