„ Se oni klopodas por prezenti la tutan konflikton tiom...tiel en unu tezo, mi kredas ke la sekvonta redonas ĝin ĝuste kaj koncize: Gradesprimo ne estas afero de analiza difino, sed de (ofte kompara) priskribo de fenomenoj.
- Ĝi ne estas afero de analiza difino! Tial oni ne povas "solvi la problemon" per abstraktaj teoriaĵoj. Rezonoj kiel : "La iel-serio esprimas la manieron, la iom-serio esprimas la kvanton, por esprimi gradojn mi propradire bezonus trian serion, sed ĝi mankas en Esperanto...bedaŭrinde"; tiaj rezonoj estas nur pruvoj pri krudaj miskonceptoj! Paroli pri "erareco de Zamenhofaj formoj", pri "io kio laŭlogike ne estas en ordo", pri la "ekzisto de grava eraro kiun ni deziras korekti" nur pruvas la supraĵemon de tiaj eldiroj. Ĉar :
- Gradesprimo estas afero de priskribo de fenomenoj! Tial ĝi povas okazi per ĉiaj lingvaj rimedoj. Jen ĝi esprimiĝas per originalaj adverboj kiel tre, tro, pli, jen per derivitaj : sufiĉe, multe, forte, terure; jen ĝi estas indikita per ia adjektivo, jen per ia afikso; jen ĝi necesigas komparon, jen ĝi estas menciita per la efikoj; jen la substantivo mem esprimas ĝin, jen ia substantivo bezonas ĉiajn komplementojn.
...montriĝis ke speciale la ligiteco inter maniero kaj grado estas tiel forta, ke ĝi ne estas malligebla.
Ĉiaj vortoj povas esprimi gradojn, sed tre speciale ĉiuj indikaj aŭ ekkriaj vortoj. Ofte nur iom pli da akcento estas sufiĉa por ke la senco de tia vorto havu kroman gradindikan valoron. Tio validas por tiel, kiel, tiom, kiom, sed same multe por tia kaj kia.
Ekz.: "Kia vetero!" povas esprimi gradon de boneco aŭ (laŭ la cirkonstancoj) de malboneco.
"Estis tía ventego ke la arboj renversiĝis": grado de forteco.
"Ĉu li vere loĝas tíe": grado de malproksimeco.
Ne estas hazardo ke ĉiuj lingvoj havas nur tiom malmulte da pure gradesprimaj adverboj (en Esp. tro, tre, pli), sed uzas aliajn rimedojn. Tio donas al la lingvoj la eblecon esprimi dekojn da nuancoj en la gradesprimo, tio faras ilin flekseblaj kaj riĉaj instrumentoj.
Ne estas malfeliĉa bedaŭrindaĵo ke Zamenhof ne kreis apartan gradespriman korelativo-serion. Tio estu kaŭzo por granda ĝojo, ĉar - se ĝi ekzistus - neniu scius ĝin uzi korekte, kaj la malfeliĉuloj, kiuj turmentus sin por tamen fari tion, sentus sin katenitaj kaj kaptitaj kvazaŭ en la metala striktvesto por mensmalsanuloj.
Ne estas ĥaosa senreguleco en la Zamenhofa uzado de iel kaj iom-vortoj. Kiu asertas tion, tiu ne donis al si la penon esplori la aferojn.
Kontraŭe: Zamenhof rezervis al si iom da libereco, sed agis tre regule kaj konsekvence, tiel konservante, por Esperanto la samajn eblojn kiujn posedas la naturaj lingvoj.
...Sed vere la tiom-kiom-ismo malriĉigas Esperanton, postulante unuformecon tie, kie diversaj nuancoj postulas diversecon. Ne mirinde ke la tiom-kiom-stilo impresas rigide, pro la pezeco kiun la uzantoj trudas al si mem. Eĉ ne unu momenton mi dubas ke la "korektado", prezentita per la tiom-kiom-ismo apartenas al tiu kategorio de reformoj, pri kiuj la opinio de Zamenhof estus: "90 % el ili estas absolute senbezonaj, aŭ eĉ rekte malutilaj! (L. de Z. I 196). ” |