Félicien Baronnet
Félicien Baronnet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1889 |
Morto | 26-an de junio 1983 (94-jara) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Félicien BARONNET estas franca esperantisto aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj Esperanto-vortaristo. Li naskiĝis en la urbo Ĉatoruso (Châteauroux) la 12an de januaro 1889 li forpasis en la urbo Le Pêchereau tute proksime de Argenton sur Creuse la 26an de junio 1983.
Baronnet redaktis la parton Franca-Esperanto de la "Dictionnaire Pratique d'Esperanto" (1959, 1974, 2000) kaj reviziis kaj korektis la malnetojn de Plena Ilustrita Vortaro, aperinta en 1970. En 1979 aperis liaj "Lingvaj anguloj" en la porjunulara periodaĵo de SAT "La Juna Penso" libroforme en la serio "La juna penso - Suplemento" (Laroque-Timbaut, 79 p.).