Du holde Kunst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ejo en Vieno/Argentinier-strato kie de longe estas farita la elsendo Du holde Kunst.

Du holde Kunst (laŭvorte: Ci benata arto) estas radielsendo lirika kaj muzika de la aŭstra ŝtata radio, kiu nuntempe disaŭdiĝas ĉiun dimanĉon kaj festotagon je la 08.15 h. Ripetatas ĝi la sekvontan tagon je la 00.05 h. La titolo estis prenita el la komenca verso de la fare de Franz Schubert muzikigita poemo An die Musik de Franz von Schober.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la unua elsendo jam en la 1945-a jaro tiu elsendo estas la plej malnova regule dissendita elsendo de la aŭstra radio. Celo de ĝi (inventis ĝin la usona radistacio Rot-Weiß-Rot en Salcburgo [1] estis donaci al la militterure suferinta aŭskultantaro momentojn de rifuĝo kultura dum malfacila ĉiutaga vivo kiel formulis Ernst Schönwiese, unu akuŝisto de ĉi tiu elsendo. En la jaro 1967-a transprenis la elsendon la tutnacia kulturkanalo Österreich 1 en Vieno. En la kuro de historio ofte estis eĉ minaco nuligi la elsendon, la lastan tempon dum la Ö1-reformo de 1998.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Dum la elsendoj laŭtlegas poemojn konataj geaktoroj kiel Peter Matic aŭ (arkivigite) Axel CortiPaula Wessely. Ili orientiĝas ofte pri la sezonoj kaj regule revenintaj eventoj. Tiel la titoloj de la elsendoj estas ekzemple: "Kiam la neĝo frapas la fenestron" aŭ "Tri magoj survoje kaj la Stelo ĉie". Inter la tekstaj partoj oni ludas klasikajn instrumentajn muzikaĵojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Viktor Ergert, 50 Jahre Rundfunk in Österreich. Band II: 1945-1955, Salzburg 1975, p. 129.