Dua koncilio de Efezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vizaĝo de la imperiestro Teodozo la 2-a, (Luvro, Parizo), subtrenanto de Eŭtiko: li estis la iniciatoro de la kunvoko de la dua koncilio de Efezo.

La dua koncilio de Efezo, konata inter la katolikaj kaj ortodoksaj teologoj kiel la banditaĵo de Efezo (latine Latrōcinium Ephesī), estis eklezia koncilio pri Kristologio kunvokita de la romia Orienta imperiestro Teodozio la 2-a en Efezo en 449, sub la prezidanta gvido de la episkopo Dioskoro de Aleksandrio.[1] Sekve de la kontrastoj naskiĝiantaj dum tiu koncilio kaj de la rezultoj de la sinsekva koncilio de Kalcedono, la kristanaj eklezioj dividiĝas en «kalcedonajn» (kiuj subskribis la kalcedonajn dekretojn (kaj do malakceptis la duan koncilion de Efezo) kaj «ne-kalcedonajn» (kiuj malakceptis la kalcedonajn dekretojn).

La efeza koncilio[redakti | redakti fonton]

La temo altrudita de la imperiestro al la dua koncilio de Efezo estis ĉu la patriarko Flaviano de Konstantinopolo havis aŭ ne rajton ekskomuniki, dum la antaŭa Koncilio de Konstantinopolo (448) la arkimandriton Eŭtikon pro ties rifuzo rekoni la du naturojn en Kristo.
La koncilio reasertis la doktrinon de la hipostaza rnio kaj la doktrinon laŭ kiu Jesuo estas tute homo kaj tute Dio: krome dekretis ke en Kristo ekzistas unika naturo (antikve-greke μία φύσις), tiu de homo dia; plue nuligis la ekskomunikon kontraŭ Eŭtiko kaj eloficigis Flavianon.

La rezultoj de la koncilio, tamen, estis feroca kontestado flanke de multaj episkopoj de Okcidento kaj Oriento, kiuj denuncis diversajn leĝorompojn de la eklezia koncilia praktiko kaj kontraŭkanonaj atakoj. Tiu koncilio, kiu laŭ la celoj de Teodozio devis esti la koncilio de la repaciĝo, rezultis la koncilio de la dividĝo, precipe pro la fakto ke ĝi kontraŭis la doktrinoj de diversaj ekumenaj koncilioj.

Eŭtiko, arkimandrito de monaĥejo najbare de Konstantinopolo kaj amiko de Dioskoro de Aleksandrio, ĝuis la simpation kaj estinon de Teodozio la 2-a: li kontraŭis nestorianismon kaj proponis ke en Kristo ekzistas unika naturo kaj unika persono. Pro tio li estis denuncita kiel herezulo dum la kontantinopola koncilio kaj eloficigita.

Eŭtiko skribis al papo Leono la 1-a kaj al aliaj episkopoj kaj fine sukcesis konvinki Teodozion la 2-an kunvoki alian sinodon, en Efezo, por la aŭgusto de 449, kiu sub la prezidanteco de Dioskoro de Aleksandrio dekretis ke la tradicia kaj ortodoksa doktrino estas tiu de Eŭtiko, nome miafizitismo, nome ke en Kristo ekzistas unika naturo en unika persono.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Kiam en Efezo rezultis dominantaj la monofizitismaj pozicioj (miafizitismo praktike koncepte similas al monofizitismo), la papo deklaris, en sinodo de la 20-a de septembro de 449, nula kaj senvalida la koncilion, ĝin difinante “banditaĵo” (latine latrōcinium) en letero adresita al la fratino de la imperiestro Teodozio, Elia Pulkeria. Tiu koncilio de Efezo, nerekonata inter la ekumenaj koncilioj, estas indikata kiel “banditaĵo de Efezo” en la Latina Patrologia de Migne. Teodozio la 2-a, tamen, inkluzivigis ĝiajn dekretojn en sia jura kodo.

La situacio ŝanĝiĝis kiam, en 450, Teodozio la 2-a mortis per dumrajdada akcidento, kaj Pulkeria edziniĝis al senatano krednicea, la estonta imperiestro Marciano kiu tuj trovis akordon kun papo Leono, kiuj kune kunvokis la Kocilion de Kalcedono, dum kiu (451) estis rekonfesata la antikva kredo kaj kondamnitaj la okazigintoj de la “Banditaĵo”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Davis,SJ|nome=Leo Donald, The First Seven Ecumenical Councils (325-787): Their History and Theology (Theology and Life Series 21)|, 1990, Michael Glazier/Liturgical Press, Collegeville, MN|isbn=978-0-8146-5616-7

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andresen, Carl - Denzler, Georg, Dizionario storico del Cristianesimo, ed.italiana Edizioni Paoline, Cinisello Baslamo 1998.
  • Jedin, Hubert, Breve storia dei Concili, ed.italiana Morcelliana, Brescia 1989.
  • Patrologiae cursus completus, Accurante J.-P. Migne, Series Latina, Paris 1841-1864, 54.
  • Mura, G. (ed.italiana a cura di), La teologia dei Padri, Vol.V, Città Nuova, Roma 1987.
  • Olmi, Antonio, Il consenso cristologico tra le chiese calcedonesi e non calcedonesi (1964-1996), Editrice Pontificia Università Gregoriana, Roma 2003.
  • Schwartz, E., Acta Oecomenicorum Conciliorum, E.Schartz - J.Strauss, Berlino 1914.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]