Dua sklava milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La dua sklava milito estis la dua en la serio de grandaj sklavribeloj okazintaj en la Romia Respubliko. La ribelo okazis sur la insulo Sicilio inter 104-100 a.K, preskaŭ 30 jarojn post la unua sklaveca milito.

Tiu okazis pro la rifuzo de la sklavposedantoj obei rezolucion de la Romia Senato, kiu postulis la liberigon de ĉirkaŭ 8 000 Bitiniaj sklavoj por helpi la romianoj malhelpi germanajn tribojn invadi la imperion.

Ĉirkaŭ 230 sklavoj, kiuj vane esperis sian liberigon pro la senata ordono, komencis ribeli kontraŭ siaj mastroj. Sed eĉ ĉi tiu ribelo baldaŭ finiĝis, kiam la teritorioj, en kiuj fortikiĝis la ribeluloj, estis okupitaj de la romaj trupoj. Baldaŭ poste komenciĝis la dua ondo de la ribelo gvidita de sklavo nomata Selvius, prenante kiel ekzemplon la iaman sklavgvidanton Eunus, kiu proklamis sin Antioĥo de la Seleŭkida linio, li alprenis la nomon Trifono. La sklavarmeo de Slavius ​​kaŭzis malvenkon al la loka gardistaro de la Roma Legio. Paralelan ribelon aliflanke de la insulo gvidis sklavo nomata Athenion. La romianoj sendis tri konsulojn al Sicilio por subpremi la ribelon; kaj kvankam ili sukcesis venki la ribelajn fortojn, ili ne sukcesis fini la ribelon. Ĝis 101 a.K. la ribelo finiĝis en duelo inter la konsulo Aquillius kaj la sklavestro Athenion, la posteulo de Selvius. La konsulo mortigis Athenion kaj la ribelantoj kapitulacis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]