Saltu al enhavo

Tria sklava milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Gladiatora Mozaiko ĉe la Galleria Borghese

La Tria Sklava Milito (ankaŭ konata kiel la Gladiatora Milito aŭ la Spartaka Milito), kiu okazis en Romo inter 73-71 a.K., estis la lasta el la tri grandaj sklavmilitoj en la Romia Respubliko. Ĉi tiu milito ankaŭ estis la sola, kiu prezentis rektan minacon al la urbo Romo mem. La gvidestro de la ribeluloj estis Spartako. Pro ĝia grandeco iuj historiistoj priskribas la eventoj kiel enlanda milito.

La milito komenciĝis ĉe la Gladiatora Trejnejo en Capua, ĉirkaŭ 200 km de Romo, kiam 78 gladiatoroj indignis pri la hontinda traktado, kiun ili ricevis de sia mastro, ribelis kontraŭ li kaj dum la sekvaj du jaroj teruris la civitanojn de Romo. Dum ĉi tiu tempo la armeo de ribelaj sklavoj kreskis al pinto de 120 000 ribeluloj, inkluzivante virinoj kaj infanoj. La ribelula armeo uzis taktikojn de gerilo kontraŭ la romianoj kaj sukcesis gajni batalojn kontraŭ granda nombro da romiaj legioj.

La batalado finiĝis en granda batalo, dum kiu la armeo de Crassus (romia politikisto konata pro sia granda riĉeco) atakis la ribelan armeon kaj fine malvenkis ilin ĉar en tiu batalo preskaŭ ĉiuj ribelemaj sklavoj, inkluzive de ilia estro Spartako, estis mortigitaj.

Post la fino de la ribelo, ĉirkaŭ 6 000 ribeluloj estis krucumitaj laŭ la vojo inter Capua kaj Romo, kaj Crassus mem estis festata en venka parado (Ovatio).

Galerio de militbataloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]