Duaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teplantejo en la duaroj kun la Himalajo en la fono

La Duaroj (en bengala: ডুয়ার্স; en nepala: डुवर्स) estas riverebenaĵoj kaj promontoroj de la orienta Himalajo en Norda-Orienta Barato ĉe Butano. Duar signifas pordon en nepala, Bhojpuri, Magahi kaj bengalaj lingvoj, kaj la regiono formas la enirejon por Butano al Barato. Ekzistis 18 trairejoj aŭ enirejoj tra kiuj la butana popolo povas komuniki kun homoj vivantaj en la ebenaĵoj. Tiu regiono estas dividita per la rivero Sankoŝ en la orientaj kaj la okcidentaj Duaroj, konsistante el areo de 8,800 km². La okcidentaj Duaroj estas konataj kiaj la Bengaliaj Duaroj kaj la orientaj kiaj la Asamaj Duaroj. Duaro estas preskaŭ sinonima kun la esprimo Terai uzata en Nepalo kaj pli norda Barato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]