Ajrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dugo)
freŝa ajrano kun ŝaŭmkrono

Ajrano (turke ayran [ɑjˈrɑn]; perse دوغ dūgh [duːɣ]; albane dhallë; arabe شنينة šinīna) estas malvarma jogurt-bazita refreŝiga trinkaĵo kiu estas miksita kun salo. Ĝi estas populara en Irano, Afganio, Armenio kaj en aliaj landoj de Mezoriento kaj Kaŭkazo. Temas pri gasenhava likvo, do iom agresa al la palato.

Industrie farita ajrano enhavas krom akvo eventuale ankaŭ laktopermeaton. Por fari ajranon oni kirlas jogurton kaj akvon en proporcio 2:1 ŝaŭme kaj aldonas salon (maksimume 2 %). Oni prenas grasan jogurton el ŝafinlaktobovinlakto kun acidigaj kulturoj (Streptococcus thermophilus kaj Lactobacillus bulgaricus). Kelkfoje la trinkaĵo estas aromatigata kun citronmeliso, nana-mentobaziliko. Ankaŭ ekzistas ajrano kun fruktsuka gusto.

En la kamparaj regionoj de Turkio laŭtradicie oni bonvenigas gaston per glaso da ajrano.