Duizopropilbenzeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duizopropilbenzenoj
Sistema nomenklaturo 1,2-Duizopropilbenzeno 1,3-Duizopropilbenzeno 1,4-Duizopropilbenzeno
Ordinara nomo o-Duizopropilbenzeno m-Duizopropilbenzeno p-Duizopropilbenzeno
Kemia strukturo Strukturo de la 1,2-duizopropilbenzeno Strukturo de la 1,3-duizopropilbenzeno Strukturo de la 1,4-duizopropilbenzeno
CAS-numero 577-55-9 99-62-7 100-18-5
PubChem 11345 7450 7486
Kemia formulo C12H18
Molmaso 162.28 g/molo
Materistato Likvaĵo
Fandopunkto −57 °C −63 °C −17 °C
Bolpunkto 205 °C 203 °C 210 °C
Solvebleco <1 g/L 0.072 mg·l−1 en akvo (25 °C) Tute nesolvebla

Duizopropilbenzeno (C12H18) estas organika komponaĵo apartenanta al aromataj hidrokarbonidoj. Tipe ĝi ekzistas kiel miksaĵo de tri izomeroj kaj tiuj izomeroj estas 1,2- aŭ o-Duizopropilbenzeno, 1,3- aŭ m-Duizopropilbenzeno kaj 1,4- aŭ p-Duizopropilbenzeno. La substanco estas uzata por produkti aliajn kunmetaĵojn.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Duizopropilbenzeno estas senkolora likvaĵo ĉe media temperaturo. Ĝi estas preskaŭ nesolvebla en akvo kaj pli solvebla en pluraj organikaj solvantoj kiel etanolo, duetiletero, acetono, benzeno kaj tetraklorometano. El la izomeroj, la p-izomero povas esti apartigita de la aliaj izomeroj per distilado, sed la bolpunktoj de la m- kaj o-izomeroj estas tro proksimaj unu al la alia por ke la apartigo estu efika.

Preparado kaj uzo[redakti | redakti fonton]

Duizopropilbenzeno povas esti produktita per la Friedel-Crafts-alkiliga reakcio inter benzeno kaj propileno, kaj miksaĵo de silicia oksido kaj aluminia rusto funkcias kiel katalizilo. La reakcio estas efektivigita je temperaturo de 150–250 °C kaj miksaĵo formiĝas en la reakcio, kiu enhavas la plej multajn p- kaj m-izomerojn kaj tre malmulte da o-izomero.

La plej grava uzo de Duizopropilbenzeno estas la produktado de rezorcinolo kaj hidrokinono el la m- kaj p-izomeroj. La procezo estas analoga al la kumena oksigeniga procezo uzita por prepari fenolon. En la unua paŝo, la izomeroj de duizopropilbenzeno estas oksigenitaj al duisopropilaj hidrokperoksidoj. Tiuj organikaj peroksidoj estas malkomponitaj per acida traktado en acetonon kaj resorcinolon aŭ hidrokinonon. p-Duizopropilbenzeno ankaŭ povas esti oksigenita al tereftalata acido. Izomeroj de la kunmetaĵo ankaŭ povas esti utiligitaj kiel solvantoj. Propofolo estas derivaĵo el la p-duizopropilbenzeno.