Duklando Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Romo
Plena origina nomo:
Ducatus Romanus
590 – 754 Papa Ŝtato 
temo de Bizanca Imperio • historia lando
Geografio
Bizanca imperio en 717, la duklando nur estis la rozkolora ĉirkaŭaĵo de Romo
Bizanca imperio en 717, la duklando nur estis la rozkolora ĉirkaŭaĵo de Romo
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
administra unuo kadre de la Bizanca Imperio, kiu formale apartenis al la eksarkejo de Raveno
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Papa Ŝtato Papa Ŝtato
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Duklando Romo (latine Ducatus Romanus) estis ŝtato ene de la Bizanca Imperio, kiu formale apartenis al la eksarkejo de Raveno, do bizanca gubernio regata de guberniestro nomata ekzarko. Kiel aliaj bizancaj ŝtatoj en Italio, ĝi estis regata de imperia funkciulo kun la titolo de duko (latine dux). Ĝi ekzistis inter la jaroj 590 kaj 754. La duklando ofte venis en konflikton kun la Papoj pro supereco ene de Romo. Post la fondo de la Papaj Ŝtatoj en 754, la Duklando de Romo ĉesis esti administra unuo kaj "dukoj de Romo", nomumitaj fare de la papoj prefere ol de la bizancaj imperiestroj, estas nur malofte atestitaj.