Dumviva salajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Dumviva salajro estas propono de la franca ekonomikisto Bernard Friot. Liaj ideoj prezentiĝas kiel plua etendiĝo de la konkretaĵoj klasbatalaj implicaj en la reformoj enpaŝitaj en 1944-1946 en Francio kadre de la registaro (interalie Ambroise Croizat) estiĝinta post la liberigo de Francio fine de la Dua Mondmilito: temas pri kreado de ĝenerala reĝimo de sociala sekureco, kiu ebligas pagi la tutan san-sektoron, ties investojn, kaj homojn laborantajn en ĝi, la pensiojn de la emeritoj, la porinfanan kromsalajron, ĉion per kotizoj aldonitaj al ĉiu salajro. Tiu uzado de kotizo estas por li fundamenta koncepto, kaj rimedo establi socialismon. Same la plifirmigo kaj etendigo de la "Ĝenerala Statuso de la Publikaj Oficoj", kiu garantias al ĉiuj ŝtatfunkciuloj dumvivan salajron, ligita nek al difinita laborposteno, nek al difinita kvanto de laboro farita, sed al ties kvalifiko, agnoskata sekve de konkurso. Tiel la laboristoj ne plu estus submetataj al la povo, hazardoj, vundebleco kaj trudoj de la labormerkato.

Li proponas etendi tiujn konceptojn, kaj metodojn de financado al ĉiuj laboristoj, kaj fakte ankaŭ al la investoj, kio ebligus fini ĉiun uzon al prunto, kaj la bezonon pri (kaj submetiĝo al) ĉiaj bankoj.

Ĉiuj homoj en la socio ricevus je sia 18-a jariĝo, same kiel ĝi ricevas voĉdonrajton, ankaŭ rajton je kvalifiko, kiu, same kiel al ŝtatoficistoj nuntempe, garantius al ĝi dumvivan salajron. Tiu estus financata per plialtigita kvoto de sociala kotizo. Fakte la tuton de la Malneta Enlanda Produkto estus forprenita en kotizoj, ĉar alia parto de ĝi irus al kaso por investado. Tiel oni kreus en la faktoj socialisman socion.

Laŭ Bernard Friot, tio ne estus utopia, ĉar fakte tiuj aferoj jam ekzistas kaj funkcias, temus nur pri etendiĝo de statusoj (la ŝtatoficistoj, la gepatroj kiuj ricevas porinfanan kromsalajron, laboristoj salajritaj kaj sendependaj, kaj entreprenoj, de la sansektoro, kiuj estas malrekte pagataj de la monkompensoj de sociala sekureco, kaj la emeritoj, kiuj ricevas senkondiĉe pensiojn ĝis la morto) kaj financrimedoj (kotizoj).

Tio ankaŭ ebligas instali ĝin po iome: ekzemple li proponas, kiel transira tujan paŝon:

Citaĵo
 ni atribuus por komenci senkondiĉan salajron al la 18-27 jaraĝaj je la unua grado de kvalifiko, po ni diru 1500 eŭroj monate, tio implicos po 125 miliardoj de eŭroj en unu jaro, tio estas 9% de la franca MEP (Malneta enlanda produkto). oni kreus, por ĝin financi, novan kotizon je 9% de la aldonita valoro de la entreprenoj, tiu irus al UNEDIC, kiu ne plu estus kaso por sendunga monkompenso, sed por salajro, la salajroj de la junuloj ne plu estus verŝitaj de la entreprenoj sed de tiu kaso. Al la entreprenoj, la verŝadon de salajroj por la 18-27jaraĝuloj estus antataŭita de la verŝado de kotizo, same kiel en 1945 por la Sociala Sekureco : 45% de la salajro estas nuntempe kotizita, ne verŝita rekte de la dunganto al la dungito. La temo estas fakte plietendigi logikon jam ekzistantan. Le celo estante, ke fine ĝis 100% de la salajroj estus verŝataj de la kaso de salajroj. Kompreneble tiun kason mastrumos la salajruloj mem, same kiel ili mastrumis la kason de Sociala Sekureco ĝis antaŭ la reformoj de 1967 fare de generalo de Gaulle. 

Li kreis asocion "Salajrec-reto" kaj abunde prelegas.

La nocion de dumviva salajro oni ne maldistingu kun tiu de baza enspezo, kiun li kritikas kiel ian "savradon de kapitalismo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

du artikoloj en Esperanto :

Bernard Friot respondas al kelkaj objetoj(france) :

Artikolo montranta ke la Dumviva Salajro laŭ B. Friot tute ne estas la sama afero kiel la baza enspezo :(meti ĉi tie la ligilo al tiu retadreso : aaldoni ĉi tie la komenco de ĉiu retadreso kaj poste : .reseau-salariat-idf.com/#!Revenu-universel-de-base-ou-salaire-%C3%A0-vie-deŭ-logiques-antagoniques/c1mbt/578258240cf250831da276df

  • [komencode la retadreso aldonenda www.humanite.fr/bernard-friot-un-capitalisme-rentier-qui-nassume-plus-detre-employeur-602372

artoolo (fr) kie B Friot montras kiel la dumviva salajro estas la ununura respondo al la novaj strategiaj evoluoj de la mastraro rilate laborpostenojn