Dunblane

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dunblane estas urbeto en Perthshire, Skotlando, proksime al Stirling. Ĝi havas ĉirkaŭ 10.000 loĝantojn kaj eĉ katedralon, la Dunblane Cathedral.

Dunblane donas lokon por Leighton Library, la plej malnova privata biblioteko de Skotlando.

La loko konatiĝis pro masakro la 13-an de marto 1996, kiam Thomas Hamilton murdis en la Dunblane Primary School 16 lernejanojn kaj ilian instruiston.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]