Duobla dieso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duobla dieso

Duobla dieso signifas en muziko la alteraciadon de pratono per du duontonoj. La signo aperas prestipe kiel oblikve kuŝanta kruco kun kvadrataj plidikigoj (serifoj) ĉe ĉiuj kvar finaĵoj, manskribe tamen nur kiel simpla x. Alia skribmaniero analogas la nomon: oni skribas duoblan dieson (##). La signo estas skribata aŭ sur linio aŭ en interspaco de la notliniaro kaj alteracias la tonon starantan sur ĉi tiu tonalto. Se la alteracienda tono staras sur helplinio, oni metas la duoblan dieson antaŭ la helplinio.

Oni uzas la simbolon kiel alteraciilo, kiu validas nur en tiu takto, en kiu ĝi aperas, kaj nur en la notita oktavregiono. Male al simpla dieso (#) ĝi neniam staras kiel antaŭsigno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]