Duĉeneo
Duĉeneo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Duĉeneo[1] (latine Duchesnea), aŭ falsa frago,[2] estas planta genro el la familio Rozacoj. Ĝi havas foliaron kaj frukton similajn al tiuj de veraj fragoj. Ĝi havas flavajn florojn, malkiel la blankaj aŭ iom rozkoloraj floroj de veraj fragoj. Ĝi estas indiĝena en orienta kaj suda Azio, sed estas enkondukita en multaj aliaj areoj kiel medicina kaj ornama planto. Ĝi ennaturiĝis en multaj regionoj, kiel en Suda Usono.[3][4]
La folioj estas trifolieraj, kun tre videblaj vejnoj sube, malhelverdaj, ofte daŭraj dum vintro, kaj formas malaltajn folikronojn. La planto etendiĝas laŭlonge de rampaj stolonoj, enradikiĝantaj kaj produktantaj kronojn ĉe ĉiu nodo. La flavaj floroj aperas meze de la printempo aŭ eĉ poste, kaj sporade dum la kreskosezono. La ŝajnberoj estas blankaj aŭ ruĝaj, kaj tute kovritaj per ruĝaj akenoj, entenantaj po unu semon. Ili estas manĝeblaj, sed preskaŭ sengustaj.[5]
Ĵusa genetika esploro montris, ke tiu genro plej bone estu inkludata ene de Potentilla,[6] sed aktuale plej multaj fontoj ankoraŭ listigas ĝin en la genro Duchesnea.[7]
Kataplasmo el pistitaj folioj estas uzata kontraŭ haŭtmalsanoj kiel ekzemo.[8]
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca nomo Duchesnea estas donita honore al la franca botanikisto Antoine Nicolas Duchesne (1747-1827) (elparolu /dy.ʃεn/). La litero s ne estas elparolata en tiu nomo. Kaj la franca fonemo /ʃ/ (ŝ) ĝenerale estas esperantigata per la litero ĉ, pro vida rekono, kiel ĉampano[9] (por Champagne), aŭ Ĉerburgo[10] (por Cherbourg).
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Duchesnea indica - MHNT
-
Nematura ŝajnbero
-
Floro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ O’Brien, Meghan (December 2006). "Indian Strawberry". Bellarmine University. [1] Alirita la 11an de Junio 2018.
- ↑ "Invasive species in Belgium: Duchesnea indica". Alirita la 11an de Junio 2018.
- ↑ Missouri department of Conservation. "Indian Strawberry (Mock Strawberry)". [2] Alirita la 11an de Junio 2018. "This plant is invasive in many locations across America."
- ↑ Are the mock strawberries toxic? (1986). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2017-05-23 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2022-11-01 .
- ↑ (2003) “The Phylogeny of Rosoideae (Rosaceae) Based on Sequences of the Internal Transcribed Spacers (ITS) of Nuclear Ribosomal DNA and the trnL/F Region of Chloroplast DNA”, Int. J. Plant Sci. 164 (2), p. 197–211. doi:10.1086/346163.
- ↑ The Plant List: Duchesnea. Royal Botanic Gardens, Kew and Missouri Botanic Garden (2013). Alirita 20a de Julio 2016 .
- ↑ . Indian Strawberry (Decembro 2006). Alirita 2017-06-13 .
- ↑ ĉampano en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Ĉerburgo en PIV ĉe vortaro.net