Dániel Gyurta
Dániel Gyurta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de majo 1989 (35-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veres Péter Gimnázium (en) (–2008) Universitato Metropolitan |
Familio | |
Frat(in)o | Gergely Gyurta (en) |
Edz(in)o | Eszter Iszak (en) |
Okupo | |
Okupo | naĝisto |
TTT | |
Retejo | http://www.gyurtadaniel.com/ |
Dániel Gyurta [djurta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyurta Dániel estis hungara naĝisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trifoja mondĉampiono, diplomato.
Dániel Gyurta[1] naskiĝis la 4-an de majo 1989 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dániel Gyurta maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2008, poste li studis en Universitato Metropolitan. Li eklaboris en ministerio pri eksterlandaj aferoj en 2019, post 3 jaroj li ricevis la postenon ambasadoro. Li havis edzinon. Li ricevis ŝtatajn premiojn inter 2004-2012.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Dániel Gyurta inter 1999-2018 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 18-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo, ankaŭ dum periodo de László Kiss (trejnisto). Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2004, Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kun ora kaj arĝenta medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 2009, 2011 kaj 2013. Resume li havis 34 enlandajn rekordojn, ankaŭ olimpikajn kaj mondajn rekordojn. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2018, poste li estis membro de la Internacia Olimpika Komitato.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- datenoj kun foto
- hungarlingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM1948118 hungarlingva datenaro de muzeo