Dénes Jánossy
Dénes Jánossy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1891 en Baja |
Morto | 22-an de januaro 1966 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1914) |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto |
Dénes Jánossy [dEneŝ jAnoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jánossy Dénes estis hungara arkivisto, historiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1940).
Dénes Jánossy [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1891 en Baja. Li mortis la 22-an de januaro 1966 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dénes Jánossy frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton pri juro en Budapeŝto inter 1909-1914. Li komencis labori en juĝejo, poste li soldatiĝis. Baldaŭe li plulernis en Vieno, poste li eklaboris en Hungara Tutlanda Arkivejo. En 1926 li esploris en Usono, kie li samtempe ankaŭ plulernis. En 1928 li akceptis postenon en la ministerio, kie li havis taskon esplori en arkivejo de Vieno. Hejmenveninta en 1936 li denove laboris en Hungara Tutlanda Arkivejo, kie li estis ĉefdirektoro inter 1942-1949. En 1949 li trude iĝis emerito pro politikaĵo.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A központi ügykezelés vezérfonala, (1929)
- Die russische Intervention in Ungarn im Jahre 1849, (1931)
- Die Geheimpläne Kossuths für einen zweiten Befreiungsfeldzug in Ungarn 1849–1854, (1936)
- Great Britain and Kossuth, (1937)
- Der ungarische Lebensraum, (1943)