Eŭropa Universitato de Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Universitato de Bretonio
Higher education and research cluster
Informoj
fondodato 21-a de marto 2007
Situo
lando Francio
Nombroj
nombro de studentoj 70 000
nombro de kunlaborantoj 3 600
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
filioj
• Universitato de Rennes 1 vd
jura formo Public Establishment of scientific cooperation vd
vdr

La Eŭropa Universitato de Bretonio (france Université européenne de Bretagne, ofte mallongigita al UEB), estas komunumo de universitatoj kaj akademiaj establaĵoj kreita en 2007  kaj dissolvita en 2016. Ĝi kunigis 23 altlernejojn, inkluzive de universitatoj, lernejoj, hospitaloj kaj esplororganizoj de la Bretonia regiono. Ĝiaj komponentoj trejnis ĉirkaŭ 71,500 studentojn, kaj inkludis 8 500 homojn aliĝintaj en esploragadoj [1].

Ĝiaj agadoj temigis plejparte esploradon per la establado de temaj esplorretoj, projektteamoj, kaj la rekrutado de internaciaj esploristoj. La valorigo de esplorado estis certigita funkcie per ĝia "Bretagne Valorisation" komponento. Esplortrejnado, aŭ trejnado de doktoraj studentoj, estis kunordigita fare de la internacia doktora kolegio de la UEB kiu kunigis la ok doktorigajn lernejojn en la regiono.

La Eŭropa Universitato de Bretonio kunfandiĝas kun la fr:Universitato de Nantes Angers Le Mans por januaro 2016 ĉe la Universitato de Bretonio Luaro.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le Centre de mobilité internationale de Rennes, présentation Arkivigite je 2014-06-22 per la retarkivo Wayback Machine, www.eub.eu, konsultita la 28an de majo 2010