Eŭtekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Grafo de la fandopunkto T kiel funkcio de la proporcio inter du specioj A kaj B. La eŭtekta punkto estas la punkto, ĉe kiu la fandopunkto estas minimuma.

En fiziko kaj kemio, eŭtekto[1] estas homogena miksaĵo, kies fandopunkto estas pli malvarma ol la fandopunktoj de ĉiuj el la komponantoj, kiu estas loke minimuma en la spaco de diversaj eblaj proporcioj de la miksaĵo.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Supozu homogenan miksaĵon de specioj, kies proporcioj estas , tiaj ke

.

Do, la fandopunkto estas funkcio de la sendependaj variabloj priskribantaj la proporciojn. La fandopunktoj de la puraj specioj estas

.

Ĉe punkto , eblas, ke la fandopunkto estas pli malgranda ol la fandopunktoj de la puraj specioj:

.

Se tio okazas, do la eŭtekta temperaturo estas la plej malvarma fandopunkto ebla per tia miksaĵo:

.

La eŭtekta proporcio estas la proporcio ĉe la eŭtekta temperaturo. La miksaĵo ĉe la eŭtekta proporcio nomiĝas eŭtekto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La plej familiara ekzemplo de eŭtekteco estas solvaĵo de natria klorido en akvo: la solvaĵo glaciiĝas ĉe pli malalta temperaturo ol pura akvo (kaj ankaŭ natria klorido). Tial, disŝuto de salo sur glacion povas degeligi la glacion.

Miksaĵo de etanolo kaj akvo ankaŭ montras eŭtektecon, sed la eŭtekta proporcio estas tre proksima al pura etanolo. Tiu fakto limigas la purecon de etanolo havebla per frakcia frostigo.

Eŭtektaj alojoj de metaloj estas ofte uzata por lutado: en eŭtekta alojo, fando kaj resolidiĝo ne ŝanĝas la proporciojn.

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La koncepto de eŭtekto difinis la angla kemiisto Frederick Guthrie (1833–1866) en 1884. La nomo devenas de la helenaj vortoj εὖ (bone) kaj τῆξῐς (fando), kaj tiel laŭlitere signifas “bonfandaĵon”.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]