EDVAC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EDVAC en Ballistic Research Laboratory

La Electronic Discrete Variable Automatic Computer (EDVAC) estis unu el la unuaj komputiloj. Kontraŭe al ĝia antaŭulo ENIAC ĝi uzis duuman anstataŭ dekuman sistemon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La iniciatintoj kaj ĉefaj konstruintoj de EDVAC estis J. Presper Eckert kaj John W. Mauchly el la ENIAC-teamo ĉe la Universitato de Pensilvanio. Ekde 1944 ili komencis plani la novan projekton, al kiu grave kontribuis John von Neumann. En 1945 von Neumann publikigis artikolon pri la bona desegnado de komputiloj („First Draft of a Report on the EDVAC“). En tiu artikolo li unuafoje priskribis la tiel nomatan "von Neumann-arkitekturon", kiu ĝis hodiaŭ estas uzata en la plejmulto de la komputiloj. La decida novaĵo estis, ke la programo kaj la datumoj koditaj en duuma sistemo, estas prilaborataj en la sama interna memoro. Tiu koncepto ebligas pli rapidan prilaboradon rilate al sistemoj, kie la programo troviĝas sur eksternaj trubendoj aŭ simile.

La EDVAC estis iamaniere finkonstruita en 1949, sed ankoraŭ havis multajn solvendajn problemojn. Post solvo de kelkaj el ili ĝi povis ekfunkcii nur parte en 1951. Pro patent-disputoj la pliboniglaboroj tre malrapide progresis kaj nur en 1960 la aparato sufiĉe bone funkciis. En 1961 ĝi estis anstataŭigita per la BRLESC.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]