Elfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ELF)
Elfo
homforma raso de Nordia mito • mita etno
Informoj
vdr
Nils Blommér 1850, Elfoj sur herbejo

Elfo estas mitologia estulo devenanta de ĝermana mitologio kaj folkloro. Elfoj ofte aperas en fantastaj verkoj kaj la rolludoj.

En la skandinava mitologio, la elfoj estas estuloj dividitaj en du grupoj, la lumelfoj, aŭ elfoj lumaj (origine Ljósálfar), kaj la mallumelfoj, aŭ elfoj mallumaj (origine Dökkálfar). Iuj dividas ilin en tri grupojn kaj ili inkluzivas la nigrelfojn, aŭ elfojn nigrajn (origine Svartálfar), sed tio ĉi ne estas divido klara, ĉar mallumelfoj kaj nigrelfoj povas esti la grupo sama. Snorri Sturluson (Snorri Sturlido), aŭtoro de la Proza Edda kaj la Heimskringla, mencias sendiference nigrelfojn, mallumelfojn kaj nanojn, aŭ dvergojn (origine Dvergar), se nanoj kaj nigrelfoj estas la sama grupo restas nekonata.

La lumelfoj loĝas en Ljósálfheim, "hejmo de la lumelfoj", ili estas la elfoj pli ordinare konataj, elfoj aeraj kaj malpezaj, loĝas en la mondo sub Ásgard, "reĝlando de la dioj". Ili estas rilatitaj kun la maro, la akvo kaj la dioj Vanioj (Vanir), sia lordo estas Freyr, ankaŭ nomita Yngvi kiu signifas "lordo". En la Edda oni diras ke ili estas pli lumaj ol la suno.

Anstataŭ, la mallumelfoj (aŭ nigrelfoj, aŭ nanoj) loĝas en Svartálfheim, "hejmo de la nigrelfoj", kiu estas sub la tero. Ili loĝas en kavoj, sub montoj, en grotoj kaj en tuneloj, ili estas bonegaj forĝistoj, la plej bonaj. En rakontoj ili aperas kiel kreantoj de objektoj magiaj al dioj kaj al gravaj homoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto venas el la angla lingvo elf kiu venas el Angla lingvo Antikva ælf (ankaŭ ylf), el Proto-Ĝermana *albo-z, *albi-z, kiuj donis álfr en Norda lingvo Antikva, kaj elbe en Meza Alta Ĝermana lingvo.

La fina etimologio povus esti en la Proto-Inda-Europa radiko *albh- kiu signifas "blanka", el kiu venas Latina albus "blanka" kaj alba "albo".

Aliaj referencoj[redakti | redakti fonton]

En fikcio-libro de John Ronald Reuel Tolkien "La Mastro de l' Ringoj", ili estas belaj, senmortaj kaj bonaj kreaturoj.

En liaj verkoj, Tolkien karakterizas la rason elfan uzante la antikvajn tradiciojn kaj la etimologion. Kvankam la elfoj mitologiaj kaj la elfoj de Tolkien estas tre malsamaj, efektive la elfoj mitologiaj ne estas priskribitaj detale kiel en la verkoj de Tolkien, fizike kaj en tradicioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]