Emlyon Business School
Emlyon Business School | |
---|---|
Grande école | |
moto | Fruaj farantoj ekde 1872 |
Informoj | |
fondodato | 1872 |
fondinto(j) | chamber of commerce of Lyon vd |
speco | Grande école de commerce et de management (Privata esplora universitato kaj komerca lernejo) |
Situo | |
lando | Francio |
urbo | Liono |
Nombroj | |
nombro de studentoj | 9 000 vd (stato: 2021) |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] |
Listoj | |
membro de | |
| |
filioj | |
vd | |
jura formo | SA à directoire (s.a.i.) • Société anonyme • asocio laŭ leĝo de 1901 vd |
EMLYON Business School estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Liono, Sankta-Stefano, Kazablanko[1] kaj Ŝanhajo. Ĝi estis fondita en la jaro 1872.
EM Lyon okupis la 14-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2014 fare de la ĵurnalo Financial Times[2]. En 2015, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la tridekan rangon en la mondo, laŭ la Financial Times[3]. La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 68-an rangon tutmonde[4].
La studprogramojn de EM Lyon akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[5]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Jean-Pascal Tricoire (Ĉefdirektoro ĉe la kompanio Schneider Electric), Stéphane Bern (raportisto) kaj Gwendal Peizerat (glaci-sketisto)[6].
Citaĵoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ EM Lyon s’installe à Casablanca Arkivigite je 2016-01-02 per la retarkivo Wayback Machine france
- ↑ European Business School Rankings 2014 Arkivigite je 2015-11-28 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Masters in Management 2015 Arkivigite je 2015-10-16 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Executive MBA - Le chant des sirènes france
- ↑ Triple accredited business schools (AACSB, AMBA, EQUIS) angle
- ↑ L’ex-champion olympique Gwendal Peizerat continue sur sa lancée france