Briozooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ectoprocta)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Briozoj
Troveblo de fosilioj: Ordovicio[1][2]
"Bryozoa", Ernst Haeckel Artforms of Nature, 1904
Biologia klasado
Domanio: Eukaryota
Regno: Animalia
Subregno: Bilateria
Superfilumo: Spiralia
Filumo: Bryozoa
Ehrenberg, 1831
Sinonimoj

Polyzoa
Ectoprocta (Nitsche, 1869)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kolonio de modernaj maraj briozooj Flustra foliacea.
Kolonio de modernaj maraj briozooj Flustra foliacea.

Briozojmuskanimaloj[3] (science: BryozoaPolyzoa; el la greka βρύον, musko —aŭ πολύς, multaj— + ζῷον, animalo)[4][5] estas filumo de akvaj senvertebruloj. Tipe ĉirkaŭ 0.5 milimetrojn longaj, ili estas filtromanĝantoj kiuj kribras partiklojn el akvo uzante retireblan lofoforon, neom "krono" de tentakloj kovritaj per cilioj. La filumo estas dividita en 3 klasoj, kiuj inkluzivas proksimume 6.008 speciojn.[6]

Plaj maraj specioj vivas en tropikaj akvoj, sed kelkaj loĝas en oceanaj fosejoj, kaj aliaj troviĝas en polusaj akvoj. Unu klaso vivas nur en vario de nesalakvaj medioj, kaj kelkaj membroj de ĉefa mara klaso preferas saletan akvon. Oni konas ĉirkaŭ 4,000 vivantajn speciojn. Unu genro estas solema kaj la cetero estas kolonia.

La filumo estis origine nomita "Polyzoa", sed tiu termino estis superŝutita per "Bryozoa" en 1831. Alia grupo de bestoj malkovritaj poste, kies filtromekanismo aspektis simila, estis inkluditaj ankaŭ en "Bryozoa" ĝis 1869, kiam oni notis ke ambaŭ grupoj estas tre diferencaj interne. La pli ĵusa malkovrita grupo estis nomita Entoprocta, dum la originaj "Bryozoa" estis nomitaj "Ectoprocta". Tamen, "Bryozoa" restis la plej disvastigita uzita termino por la lasta grupo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (November 2013) “Reinterpretation of the Cambrian 'bryozoan' Pywackia as an octocoral”, Journal of Paleontology 87 (6), p. 984–990. doi:10.1666/13-029. 
  2. (September 2015) “The oldest known bryozoan: Prophyllodictya (Cryptostomata) from the lower Tremadocian (Lower Ordovician) of Liujiachang, south-western Hubei, central China”, Palaeontology 58 (5), p. 925–934. doi:10.1111/pala.12189. 
  3. Brusca; Brusca. "21: The Lophophorate Phyla". The Invertebrates.
  4. Wiktionary contributors (2019-03-13). Bryozoon. (angle) (HTML). Wiktionary, The Free Dictionary.. Alirita 2019-06-28.
  5. Wiktionary contributors (2019-04-10). Polyzoon. (angle) (HTML). Wiktionary, The Free Dictionary.. Alirita 2019-06-28.
  6. Catalogue of Life (angle) (HTML). ITIS (2019). Arkivita el la originalo je 2019-06-22. Alirita 2019-06-22.