Eddie Paskey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eddie Paskey
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1939 (1939-08-20)
en Delavaro
Morto 17-an de aŭgusto 2021 (2021-08-17) (81-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward J. PASKEY, konita per angla karesnomo Eddie (naskita la 20-an de aŭgusto 1939 - 17-an de aŭgusto 2021) estis usona aktoro ĉefe konata pro sia rolo kiel Leŭtenanto Leslie, apoga rolulo, en Star Trek: The Original Series, en kiu li aperis en 57 epizodoj.

Li komencis sian karieron per televidserio Ben Casey en 1965, poste li aperis en Gomer Pyle: USMC, Mission: Impossible kaj Star Trek inter aliaj. Li aktoris en Star Trek: New Voyages en 2004 kiel "Admiralo Leslie.

Post retiriĝado de aktorado, Paskey entreprenis en Santa Ana (Kalifornio), posedante kaj funkciigantan reformuman servon por aŭtomobiloj nomatan The Air Shop.