Saltu al enhavo

Ede Hertelendi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede Hertelendi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1950 (1950-09-13)
en Szeged
Morto 3-an de septembro 1999 (1999-09-03) (48-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ede Hertelendi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hertelendi Ede György estis hungara fizikisto, altlerneja instruisto.

Ede Hertelendi[1] naskiĝis la  13-an de septembro 1950(nun 1950-09-13) en Szeged, li mortis la 3-an de septembro 1999 en Debrecen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ede Hertelendi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1974. Post la diplomo li estis asistanto jaron samloke, poste li laboris en la akademia instituto en Debrecen ĝis sia tragika morto. Li ankaŭ instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1988–1992 kaj en Scienca Universitato Lajos Kossuth (1990–1999). Intertempe li doktoriĝis en universitato en 1981 kaj kandidatiĝis en 1992 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis pri mezuraj teknikoj de mediaj kaj radioaktivaj izotopoj, ties hidrologio kaj geologio. Li establis la laboratorion per mezuriloj, eĉ li partoprenis propramene en planadoj kaj kreoj de la iloj, tial li atingis signifajn rezultojn en geologiaj, arkeologiaj kaj mediprotektaj aplikoj de la radiokarbona metodo. Bedaŭrinde li estis viktimo de aŭtoakcidento. Li ricevis premiojn inter 1986-1998.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Új irányzatok a C-14-es kormeghatározás területén. (1978)
  • Légköri nukleáris fegyverkísérletek által termelt radiokarbon beépülése a fák évgyűrűibe. (disertaĵo, 1980)
  • Low Level Counting Facility for 14C Dating. (kunaŭtoro, 1986)
  • Izotópanalitikai célú műszer és módszerfejlesztések és azok alkalmazásának eredményei. (disertaĵo, 1990)
  • Változások a bakonyi eocéntengerben foraminiferák izotóp-összetétele tükrében. (kunaŭtoro, 1997)
  • Flexura jellegű előtéri deformációhoz köthető karsztbauxitszintek a Dunántúli-középhegységben. (kunaŭtoro, 2001).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.