Edgar Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Bauer
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1820 (1820-10-07)
en Charlottenburg
Morto 18-an de aŭgusto 1886 (1886-08-18) (65-jaraĝa)
en Hanovro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarktoapopleksio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Profesio
Alia nomo Martin von Geismar vd
Okupo verkistofilozofoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edgar BAUER (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1820 en Charlottenburg, mortinta la 18-an de aŭgusto 1886 en Hanovro) estis germana verkisto filozofia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante frato de Bruno Bauer, kies tro kritikajn vidpunktojn li jesis, li studis de 1838 teologion, poste jursciencojn en Berlino. Li havis netrankvilan vivon kiun interrompis ne malofte procesoj pri gazetaraj demandoj kaj arestiĝoj. Li multe vojaghis kaj verkadis.

De liaj parte jam forgestiaj libroj menciidas la jenaj: »Bruno B. und seine Gegner« (Berlino 1842); »Der Streit der Kritik mit der Kirche und dem Staat« (Bern 1843); »Geschichte des Luthertums« (sub la pseŭdonimo Martin von Geismar, Leipzig 1846–47).

Post la revolucioj de 1848 kaj 1849, kiujn li iomete partoprenis, li vivis en Altona, Flensburg, Londono kaj Hamburgo. Tie li fondis, kun la konservativa episkopo Wilhelm Heinrich Koopmann la periodaĵojn »Kirchlichen Blätter« (1870) kaj »Christlich-politische Vierteljahrsschrift«.

Aliaj verkoj de li estis »Die Deutschen und ihre Nachbarn« (Hamburgo 1870), »Das teutsche Reich in seiner geschichtlichen Gestalt« (Altona 1872), »Artikel V, der deutsche Gedanke und die dänische Monarchie« (Altona 1873).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 460 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]