Edgar Froese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Froese
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1944 (1944-06-06)
en Sovetsk,  Germana Regno
Morto 20-an de januaro 2015 (2015-01-20) (70-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo pulma embolio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto • kantoverkisto
TTT
Retejo http://www.edgarfroese.com
vdr

Edgar Wilmar FROESE (Tilsit, 6a de junio 1944 - Vieno, 20a de januaro 2015), konata kiel Edgar Froese, estis germana artisto kaj muzikisto. Li estis fondinto kaj ĉefa membro de la grupo pionira de elektronika muziko nome Tangerine Dream. Oni konsideras lin pioniro en la uzado de sinteziloj por la muzika kreiveco kaj elstara influo en la elektronika muziko,​ la etosmuziko kaj la krautrock.

Li studis en Okcidenta Berlino. En 1965 li formis bandon nomitan The Ones kun kiu li ludis muzikpecojn de stiloj rok-muziko kaj ritmenbluso en muzikkluboj; la bando disiĝis en 1967, publikigante nur unu unuopaĵon. Reveninte al Berlino, Froese fondis kun Conrad Schnitzler kaj Klaus Schulze la grupon de elektronika muziko Tangerine Dream. Froese estis la nura artisto kiu restis en ĉiuj komponoj de la grupo, kiu ofte ŝanĝis unu anon por alia. Ekde tiam la grupo registris pli ol cent studialbumojn kaj multan muzikon por kino, televido kaj videoludoj.

En 1970 li edziĝis al Monique Froese (m. 2000) kiu zorgis pri la prilaborado de kelkaj kovriloj de la registraĵoj de Tangerine Dream ĉefe en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Albumoj kiel soloisto[redakti | redakti fonton]

  • Aqua (1974)
  • Epsilon in Malaysian Pale (1975)
  • Macula Transfer (1976)
  • Ages (1978)
  • Stuntman (1979)
  • Kamikaze 1989 (por la filmo reĝisorita de Wolf Gremm) (1982)
  • Pinnacles (1983)
  • Dalinetopia (2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Edgar Froese en la hispana Vikipedio.