Edipo (Voltaire)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edipo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1717
Ĝenro tragedio
Loko de rakonto Tebo
vdr
Voltaire famiĝis 24jaraĝa danke al la sukceso de sia tragedio Edipo (1718).

Edipo aŭ en franca Œdipe estas la unua teatraĵo de Voltaire.

La verko estis verkita en aleksandroj kaj estis premierata la 18an de novembro 1718 en la teatro de la Franca Komedio, sen granda renovigo ĉar ĝi reprenas la miton de Edipo kaj lian skandalan kazon de incesto, sen aldoni verajn plinovigojn, kaj kiu intencas retrovi la grekan simplecon. Ĝi temas ĉefe pri la amo de Filokteto al Jokasta. Ĉiukaze ĉe Voltaire la temo montras novan aspekton ĉar Edipo ne sentas sin kulpa kaj male akuzas la barbarecon de la dioj[1].

Edipo estis la unua verko kie Arouet uzis la nomon de Voltaire. Li korektis tiun tragedion dum sia enbastiliĝo en 1717, kaj ĝi aperis dum lia unua ekzilo ĉe Châtenay-Malabry kaj estis ricevita kun granda sukceso. Ĝi markis la komencon de la sukceso de la aŭtoro en la teatra kariero.

La verko ĝuis, en sia noveco, 45 ludojn. Quinault-Dufresne ludis larolon de Edipo, kaj Charlotte Desmares tiu de Jokasta. Ĝi estis reludata la 7an de majo 1723 fare de Sinjorino Le Couvreur kaj Quinault-Dufresne kaj restis ĉe la repertorio de la Franca Komedio ĝis 1852.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. René Pomeau kaj Jean Ehrard, Littérature française: De Fénelon à Voltaire, Atthaud 1989, p. 162

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]