Edmund Heusinger von Waldegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Heusinger von Waldegg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1817 (1817-05-12)
en Bad Schwalbach
Morto 2-an de februaro 1886 (1886-02-02) (68-jaraĝa)
en Hanovro
Tombo Engesohde city cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo locomotive designer • maŝinkonstrua inĝeniero • railway engineer
vdr

Edmund HEUSINGER VON WALDEGG (naskiĝinta la 12-an de majo 1817 en Langenschwalbach, mortinta la 2-an de februaro 1886 en Hanovro) estis germana inĝeniero, fervojteknikpioniro kaj matematikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ellerninte la librotenadon en Hanovro Heusinger studis en Göttingen kaj Lepsiko matematikon kaj meĥanikon antaŭ dediĉi sin je la mondo de fervojaj maŝinoj. En 1841 li do nomumitis maŝinarmajstro en Frankfurto ĉe Majno kaj en 1846 unua maŝinarmajstro kaj ĉefo de la centra riparejo en Mainz-Kastel. En 1854 li projektis la fervojlinion inter Frankfurto kaj Homburg, poste la Deister-linion kaj la Sudharco-fervojlinoi. En 1863 li transprenis la redaktadon de la de li mem en 1845 fondita kaj jam ĝis 1856 unuafoje gvidita fakgazeto »Organ für die Fortschritte des Eisenbahnwesens«.

Heusinger konstruis i.a. lokomotivan vaporenlasstiradon kun malcentreco (kiu poste portis eĉ nomon lian), interkomunikadvagonojn kun flankumado, gisferajn duoblajn tavolradojn kun sekurigo kontraŭ malkontrolita salto de la radoj, ferajn supraĵojn por tramvojoj. Antaŭe li jam inventis antaŭulon de rotacia pres-maŝino.

Li verkis: »Die Kalk-, Ziegel- und Röhrenbrennerei« (Leipzig 1861); »Der Gipsbrenner, Gipsgießer und Gipsbaumeister« (Leipzig 1863); »Die eiserne Eisenbahn« (Hannover 1863); »Musterkonstruktionen für Eisenbahnbau« (Hannover 1876–80) und »für Eisenbahnbetrieb« (Hannover 1877–80). In Gemeinschaft mit vielen Technikern gab er das »Handbuch für spezielle Eisenbahntechnik« (Leipzig 1874–78), la unuan volumon de la manlibrego »Handbuch der Ingenieurwissenschaften« (Leipzig 1877–80) kaj eldonis »Kalender für Eisenbahntechniker« (Wiesbaden 1874–86).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 296 (tie ĉi interrete)