Eduardo Caballero Calderón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo Caballero Calderón
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1910 (1910-03-06)
en Tipacoque
Morto 3-an de aprilo 1993 (1993-04-03) (83-jaraĝa)
en Bogoto
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Venezuelo vd
Alma mater Universitato Externado de Kolombio vd
Familio
Patro Lucas Caballero Barrera vd
Gefratoj Lucas Caballero Calderón vd
Infanoj Antonio Caballero Holguín • Luis Caballero • Beatriz Caballero vd
Profesio
Alia nomo Swann vd
Okupo ĵurnalistoverkistodiplomato • romanisto • eseisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduardo CABALLERO Calderón (Bogoto,​ 6a de marto 1910 - 3a de aprilo 1993) estis kolombia verkisto, diplomato kaj ĵurnalisto.

Li famis ĉefe pro Siervo sin tierra (1954), nome romano bazita sur la vivo de Siervo Joya, kamparano de rura aero en Tipacoque (Boyacá). Televidaj programoj kiel Yo me libro (2005) kaj Español grado quinto (1985), analizis la literaturan kaj edukan valorojn de tiu verko de Eduardo Caballero Calderón. Li ligiĝis al ĵurnalismo en 1938 por kio li uzis la pseŭdonimon Swann.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la liberala generalo Lucas Caballero; frato de la verkisto kaj ĵurnalisto Lucas Caballero Calderón, konata kiel Klim; kaj patro de la pentristo Luis Caballero, de la ĵurnalisto Antonio Caballero kaj de la verkitino Beatriz Caballero, kiuj uzis en sia formado la diplomatian sperton de sia patro en Madrido (1946-1948) kaj en Parizo (1962-1968). Li studis en la Gimnasio Moderno de Bogoto, kie li fondis la revuon El Aguilucho, el la unuaj lernejaj publikaĵoj en Latinameriko. La unua ĵurnalo en kiu li verkis oficiale estis El Espectador, kaj poste en El Tiempo verkis kolumnon dum preskaŭ sia tuta vivo sub la pseŭdonimo Swann, kio rezultis en la direktorado post kelkaj jaroj de la literatura suplemento de la ĵurnalo.

Li plenumis diplomatiajn postenojn en Lima, Madrido, Bonaero kaj Parizo; estis ambasadoro de Kolombio antaŭ Unesko; deputito de la Asembleoj de Boyacá kaj Cundinamarca; unua urbestro kaj fondinto de Tipacoque, Boyacá.

Publikigita verkaro[redakti | redakti fonton]

Romanoj
  • El arte de vivir sin soñar (1943)
  • El Cristo de espaldas (1950)
  • Siervo sin tierra (1954)
  • La penúltima hora (1960)
  • Manuel Pacho (1962)
  • El buen salvaje (1966) Premio Nadal, 1965-1968
  • Cain (1968)
  • Azote de sapo (1975)
  • Historia de dos hermanos (1977)
Eseo, ĵurnalismo kaj nefikcio
  • Caminos subterráneos : ensayo de interpretación del paisaje (1936)
  • Tipacoque, estampas de provincia (1940)
  • Suramérica tierra del hombre (1942)
  • Latinoamérica : un mundo por hacer (1944)
  • El nuevo príncipe: ensayo sobre las malas pasiones (1945)
  • Breviario del Quijote (1947)
  • Cartas colombianas (1949)
  • Ancha es Castilla (1950)
  • Diario de Tipacoque (1950)
  • Americanos y europeos (1956)
  • Historia privada de los colombianos (1960)
  • Los campesinos (1962)
  • Tipacoque de ayer a hoy (1979)
  • Hablamientos y pensadurias (1979)
Memoroj
  • Memorias infantiles (1964)
  • Yo, el alcalde: soñar un pueblo para después gobernarlo (1972)
Porinfana literaturo
  • La historia en cuentos (1953), kvar volumoj: Ⅰ. (Los hijos del sol; El pastor de puercos; La traición de Francisquillo); Ⅱ. (El almirante niño ; el rey de Roma ; el caballito de Bolívar); Ⅲ. (Todo por un florero; El corneta llanero; El zapatero soldado) Ⅳ. (La estrella de Ismael; La hija de Jairo; La pasión según la hija de Jairo)
  • Bolívar : una historia que parece un cuento (1983)
Rakonto
  • El cuento que no se puede contar y otros cuentos (1981)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]