Edward Harris (ornitologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Harris
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1799 (1799-09-07)
Morto 8-an de junio 1863 (1863-06-08) (63-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo zoologo • ornitologo
vdr

Edward HARRIS (7an de septembro, 1799 - 8an de junio, 1863) estis usona terkultivisto kaj amatora naturalisto.

Filo de terkultivisto, Harris kreskis proksime al Filadelfio. Li renkontis la ornitologon John James Audubon en 1824 post kiu la du viroj iĝis proksimaj amikoj. Krome Harris disponigis al Audubon per iu monhelpo por publikigo de Birds of America (Birdoj de Ameriko).

Harris partoprenis en du el la ekspedicioj de Audubon: printempe de 1837 en la Meksika Golfo, kaj en 1843 laŭ la rivero Misuro.

Harris estis festita fare de Audubon en la komunnomoj de la Buteo de Harris kaj en la anglalingva komuna nomo Harris's Sparrow nome Nigravizaĝa emberizo, kaj de John Cassin en la scienca nomo de la Sablofrunta strigo, Aegolius harrisii.