Efekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Efekto laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "forta impreso farita sur la koron aŭ spiriton, precipe de belarta verkospektaklo". La termino venas de la latina vorto effectus por "efiko" aŭ "sukceso", pli baze de la verbo efficere = „efiki", "kaŭi", de facere = „fari“.

En figura senco la vorto ankaŭ uzatas en scienco por efiko de certa kaŭzo - pri tio vidu la tekston kaŭzeco. Ekzemploj de tiaj sciencaj terminoj en pedagogio estas

  • la Pigmalion-efekto, sekvo de pozitiva espero de instruisto: la instruisto estas konvinkita, ke la lernanto havas ŝancon pliboniĝi, kaj gvidas la lernanton tiamaniere, ke la supozo praviĝu; li helpas kaj kuraĝigas la lernanton, malgravigas la malsukcesojn kaj mallertaĵojn de la lernanto („ne afliktu, tio povas okazi al ĉiu, neniu naskiĝis saĝulo“), ĝis la lernanto mem ekkredas, ke estas en liaj fortoj pliboniĝi kaj atingi sukceson;
  • la malo, nomata Golem-efekto, sekvo de la negativa supozado de instruisto: la instruisto subkonscie atendas, ke certa lernanto ne estas edukebla, ne havas ŝancon pliboniĝi, male estas verŝajne, ke li malboniĝos ankoraŭ pli multe; la instruisto prognozas la malbonan evoluon de la lernanto kaj kondutas al la lernanto tiamaniere, ke lia prognozo montriĝu prava;
  • aŭ en muziko la ŭa-ŭa-efekto, unuafoje generita je trumpetoj kaj trombonoj per sonorildampilo.

Ekzemploj el fiziko estas la