Egaleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri socia egaleco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon egaleco en matematiko.

Egaleco estas koncepto en politiko kaj en sociologio, kiu komparas reciprokan statuson de homoj.

Oni distingas inter alie jenajn specojn de egaleco:

  • horizontala egaleco - samaj ŝancoj por samaj homoj;
  • vertikala egaleco - malsama traktado de diversaj homoj, tiel por ke ĝi kompensas iliajn diferencojn pro ilia diversa edukado, loko de deveno, ktp;
  • politika egalrajteco - ĉiuj estas egalaj jure.