Egipta testudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Egipta testudo
Egipta testudo en la bestoĝardeno de Bristol
Egipta testudo en la bestoĝardeno de Bristol
Biologia klasado
Regno: Animaloj (Animalia)
Filumo: Ĥorduloj (Chordata)
Subfilumo: Vertebruloj (Vertebrata)
Infrafilumo: Makzeluloj (Gnathostomata)
Superklaso: Kvarpieduloj (Tetrapoda)
Klaso: Reptilioj (Reptilia)
Ordo: Testuduloj (Testitudines)
Subordo: Kolkaŝaj testudoj (Cryptodira)
Familio: Teraj testudoj (Testudinidae)
Genro: Testudo
Linnaeus, 1758
Specio: T. kleinmanni
Testudo kleinmanni
Lortet, 1883
Konserva statuso
CR
Vivejo (ruĝa - nuna; nigra - iama)
Vivejo (ruĝa - nuna; nigra - iama)
Sinonimoj
  • Testudo leithii Günther, 1869
  • Peltastes leithii Gray, 1870
  • Testudo kleinmanni Lortet, 1883
  • Medaestia leithi Wussow, 1916 (ex errore)
  • Testudo leithi Smith, 1931
  • Pseudotestudo kleinmanni Adler, 1958
  • Psuedotestudo kleinmanni Highfield & Martin, 1989
  • Testudo kleinmanii Gerlach, 2001 (ex errore)
  • Testudo werneri Perälä, 2001
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La egipta testudo (Testudo kleinmanni) estas la plej malgranda reprezentanto de la genro Testudo (vera testudo) kaj ĝia aro estas tre endanĝerigita. En ties origina teritorio, Israelo, Egiptio kaj Libio, ekzistas ankoraŭ nur insul-similaj vivejoj, tiel ke sen kompleksaj protektaj programoj oni atendas kompletan formorton de la specio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Testudo kleinmanni,
tipa, triangula ventra desegno.

La egipta testudo estas rimarkinde malgranda, tre altdorsa testudo, kies koloro varias de helaj sablokoloraj tra oraj tonoj ĝis senbrila bruno. La kornaj ŝildoj sur la dorsa kiraso (karapaco) ne havas centran desegnon, sed ili estas parte brunaj. Ĉe pli maljunaj bestoj, tamen, kelkfoje ne estas ia malhela koloro. Sur la ventra kiraso („plastrono”) kutime estas paroj de signoj similaj al kirasa desegno de la larĝranda testudo (Testudo marginata). La haŭto sur la kapo kaj ekstremaĵoj estas kutime flav-sablokoloraj. Aldone al ilia eta grandeco, la jenaj trajtoj estas uzataj por distingi ilin de aliaj specioj de la genro Testudo: ne ekzistas spronoj sur la femuroj, la vosto ne havas kornan najlon kaj la antaŭaj kruroj estas kovritaj per grandaj skvamoj. Parto de la ventra kiraso estas movebla ĉe ambaŭ seksoj. La grandeco donita por maskloj estas 9-10 cm kaj por inoj ĝis 13 cm dors-kirasa longo. Ĉi tiu specio havas seksan dimorfismon, maskloj estas pli malgrandaj, havas pli longforman kirasan formon kaj pli longan voston ol inoj, sed ili ne havas la konkavan ventran kirason alie ĉeestanta en la genro. La Testudo werneri, kiu foje estis rigardata kiel sendependa specio, estas nur sinonimo de Testudo kleinmanni (Attum et al. 2005).

Distribuado kaj vivmaniero[redakti | redakti fonton]

En haveno de Ĝenovo konfiskita kontrabandaĵo el Norda Afriko.

Testudo kleinmanni vivas en marbordaj zonoj de Libio, Egipto kaj la suda Israelo (norda Sinajo kaj norda Negevo) ĝis maksimuma distanco de 120 kilometroj al Mediteraneo. Averaĝaj vintraj temperaturoj ne falas sub 17–18 °C tage kaj 9–10 °C nokte. Tamen almenaŭ 50 milimetroj da precipitaĵo jare necesas por ili. La egipta testudo estas aparte adaptita al la vivo en arida klimato, tio estas en dezertaj kaj stepaj pejzaĝoj. La hela kiraso kamuflas ilin kaj protektas ilin kontraŭ la varmaj sunradioj. Sed de junio ĝis aŭgusto estas tro varme kaj somera dormo helpas ilin entombigitan en la tero, alie ĝi aktivas la tutan jaron. Vintre la temperaturoj povas mapliiĝi ĝis frosto, samtempe estas alta humideco. Por protekti sin, la bestoj mallonge enkaŝiĝas en la teron. Se la suno brilas tage, ili denove eliras. La manĝaĵprovizado plej abundas printempe, kiam la dezerto estas verda kaj floranta.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj specioj de la genro "Testudo", la cetere mutaj bestoj produktas sonojn dum pariĝado. Kun la buŝo malfermita, la maskloj produktas intermitajn bruojn, kiuj malklare rememorigas la kvereladon de kolomboj. La inoj fosas ovokavaĵojn kvin centimetrojn profundajn en marto kaj aprilo kaj demetas longformajn ovalajn ovojn en ilin, kiuj averaĝe longas 32 milimetrojn kaj larĝas 23 milimetrojn kaj pezas ĉirkaŭ 7,8 gramojn. Depende de la grandeco de la ino, estas unu ĝis kvar ovoj. Kutime du pliaj ovodemetoj sekvas trisemajne. Je 31 ĝis 32,5 celsiaj gradoj en la kovejo, la idoj elkoviĝis post 90 al 105 tagoj, en naturo la reproduktaj temperaturoj devas esti pli altaj kaj la reprodukta tempo responde pli mallonga. La bestoj elkoviĝas kun pezo de 5,5 ĝis 6,8 gramoj. Ankaŭ ĉe "Testudo kleinmanni" validas, ke la proporcio de seksoj estas ankaŭ kontrolata per la kovada temperaturo.

Endanĝerigo[redakti | redakti fonton]

Dum transporto romp-suferita kiraso.

Kiel endanĝerigita specio, komerco kun ĝi estas malpermesita laŭ la Vaŝingtona Konvencio pri Protekto de Specioj (CITES I). Tuj antaŭ ol ĉi tiu protekta provizo ekvalidis, 2800 individuoj (duono de la tiama populacio konata) estis transportitaj en bestkomerco.