Ehingen (Danubo)
Blazono | Mapo |
---|---|
Ehingen (Danubo) estas germana urbo en la sud-oriento de la federacia lando Baden-Virtembergo, borde de la rivero Danubo, kaj estas parto de la regiono Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario. Ĝi situas pli-malpli 23 kilometrojn sud-okcidente de Ulm kaj 67 km sud-oriente de Stutgarto. Ehingen estas la plej granda urbo de la distrikto Alb-Donau.
Ekde 1992 ekzistas urba partnereco al Esztergom - same borde de la Danubo - en Hungario.