El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ehingen
mezgrada regiona centro • urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando
Baden-Virtembergo
Distriktaro
Distriktaro Tübingen
Distrikto
Distrikto Alb-Donau
Urborajtoj
–
Telefona antaŭkodo
07391, krom la sekvaj komunumopartoj: 07392 (Rißtissen) , 07393 (Kirchen) , 07395 (Altsteußlingen, Dächingen, Frankenhofen, Granheim, Mundingen) , 07396 (Erbstetten)</ref>
Poŝtkodo
89584
Aŭtomobila kodo
UL
Oficiala Municipokodo
08425033
Politiko
Komunumestro
Alexander Baumann (CDU)
Adreso de la administrejo
www.ehingen.de
Demografio
Loĝantaro
27276 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020) ]
Geografio
Geografia situo
48° 17′ N , 9° 43′ O (mapo) 48.283333333333 9.7236111111111 Koordinatoj: 48° 17′ N , 9° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo
515 m
Areo
178,4 km²
Ehingen (Danubo) estas germana urba komunumo en la sud-oriento de la federacia lando Baden-Virtembergo , borde de la rivero Danubo , kaj estas parto de la regiono Danubo-Iller , kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario . Ĝi situas pli-malpli 23 kilometrojn sud-okcidente de Ulm kaj 67 km sud-oriente de Stutgarto . Ehingen estas la plej granda urbo de la distrikto Alb-Donau . Fine de decembro 2022 la komunumo havis 27 276 loĝantojn.
jen "historia" esperanto-vikipedia situobildo de la urbo en Germanio, el majo 2006, kiam tiaj mapoj ankoraŭ fariĝis unuope
Inter la jaroj 1769 kaj 1805 la urbo estis la administra centro de la regnoparto Antaŭa Aŭstrio , kiu post la napoleonaj militoj iĝis parto de la Duklando Virtembergo .
Ekde 1992 ekzistas urba partnereco al Esztergom - same borde de la Danubo - en Hungario .
baroka palaco de 1750, en kiu inter la jaroj 1769 kaj 1805 administriĝis la regnoparto Antaŭa Aŭstrio
centra placo kun urba fontano
kastelo Mochental