Rüdesheim am Rhein
Aspekto
(Alidirektita el Eibingen)
Rüdesheim am Rhein | ||||||
| ||||||
urbeto • vina loko • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Rheingau-Taunus | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06722, 06726 (urboparto Presberg) | |||||
Poŝtkodo | 65385 | |||||
Aŭtomobila kodo | RÜD | |||||
Oficiala Municipokodo | 06439013 | |||||
Subdivido | 10 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Volker Mosler | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 16 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 10054 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 59′ N, 7° 55′ O (mapo)49.9790277777787.9234027777778Koordinatoj: 49° 59′ N, 7° 55′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 86 m | |||||
Areo | 51 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-ruedesheim.de/ | |||||
Rüdesheim estas vinkultivista kaj turisma urbo ĉe la rivero Rejno. Ĝi situas en la distrikto Rheingau-Taunus de la germana federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 10054 loĝantojn.
Pro la kultivado de bonkvalita vino kaj ĝia alloga situo piede de la montaro Taunus, de kie prezentiĝas la pitoreska panoramo de la romantika Rejno kaj la komenco de la Mezrejna Valo (Monda Kulturheredaĵo de UNESKO), ĝi estas unu el la plej gravaj turismaj celoj en Germanio.
Apartaj turismaj allogaĵoj estas:
- la strateto "Drosselgasse"
- la monumento "Niederwalddenkmal" de 1883 kun la statuo "Germania" kaj
- la monaĥinejo de Hildegard de Bingen en la urboparto Eibingen.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
|