Eifelverein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eifelverein
hiking club
Komenco 1888
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Prüm, Germanio
Fondinto(j) Adolf Dronke vd
Ĉefestro(j) Adolf Dronke vd
Membro de European Ramblers Association • Association of german hiking clubs vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
Dosiero:Eifelverein.svg
signo de Eifelverein

La Eifelverein aŭ en Esperanto Ejfelasocio estas germana asocio por la germana mezmontaro Ejfelo. Kun 30.000 membroj ĝi estas la plej granda asocio de migrantoj en Germanio. Laŭ la statuto la celo de la asocio ankaŭ estas „flegado de la hejmregiona tradicio, monumentprotekto“ (§ 3, cif. 1 de la statuto).

Je la 22a de majo 1888 la Ejfelasocio estis fondita en Bad Bertrich de Adolf Dronke.[1]. Karl Kaufmann, laŭ kiu nomiĝas la ĉefa migrovojo tra la Ejfelo (Karl-Kaufmann-pado inter Brühl kaj Trier), estis prezidento de la asocio de 1904 ĝis 1938. Prezsidantino ekde 2011 estas Mathilde Weinandy.

La agadkompoj de la acocio estas migradsporto, naturprotektado kaj kulturflegado. La asocio eldonas librojn, migradmapojn kaj gvidliebrojn, la almanakon „Eifeljahrbuch“ kaj la membrogazeto „Die Eifel“ (esperanto: „La Ejfelo“) . La „Eifelverein“ estas kune kun la „Geschichts- & Altertumsverein für Mayen und Umgebung“ (Asocio por historio kaj Antikvo por Mayen kaj Ĉirkauaĵo“, la urbo Mayen kaj la distrikto Mayen-Koblenz posedanto de la Eifelmuseums (Ejfelamuzeo) en la Genovevaburg Mayen. La asocio mastrumas la junularferiejon „Schilsbachtal“ en tuja najbareco de Rur-digolago Schwammenauel en Simmerath vilaĝparto Woffelsbach. Ĝi estas ekde 1899 posedanto de la Niederburg apud Manderscheid, ties ruino zorge estas renovigita iam post iam.

La Eifelverein estas la germana membroasocio de la „Eŭropa Unuiĝo por Ejfelo kaj Ardenoj (EUEA), kiun membris ekde 1955 Belgio, Francujo (ĝis 1998), Luksemburgo kaj Germanujo. De 1983 ĝis 1993 la Eifelverein organizis Euregio-stelmigradojn en la trilanda punkto Vaals, kie Belgio, Nederlando kaj Germanio kunlimas.

La ĉefa sekretariejo de la asocio kun 160 lokaj grupoj troviĝas en Düren.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Schmid (Hrsg. für Eifelverein): 125 Jahre Eifelverein : Bd. 1: Der Eifelverein auf seinem Weg durch die Geschichte, Düren 2013, ISBN 978-3-921805-90-9
  • Eifelverein (Hrsg): Die Eifel 1888-1988. Zum 100-jährigen Jubiläum des Eifelvereins. Düren 1988, ISBN 3-921805-17-1
  • Alfred Herrmann (Hrsg): Eifel-Festschrift. Zur 25-jährigen Jubelfeier des Eifelvereins. Bonn 1913

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prüm: Eifelverein feiert 125. Geburtstag volksfreund.de, Internetausgabe des Trierischen Volksfreunds, 25. Mai 2013