Eike von Repgow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorŝtono en la naskiĝloko Reppichau

Eike von Repgow (naskiĝinta inter 1180-90 en Reppichau, mortinta en 1233) estis germana juristo kaj kodisto. Krom Sachsenspiegel estas nur kelkaj aliaj dokumentoj kiuj atestas lian personon kaj lian familion.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eike plej gravis pro la verkado de la kodo Sachsenspiegel, la plej influa mezepoka kodo en germana lingvo. Alia, simila verko nomita Sächsische Weltchronik laŭ fakula opinio ne estas de li. Li estis asesoro de la grafa tribunalo kaj samtempe fakkonsilisto de la eminenta grafo Hoyer von Falkenstein, konventa vokto en Quedlinburg (dokumenta mencio inter 1211-42).

Danke al longa praktikado Eike perfekte regis la saksian jursistemon. Krome li posedis neordinare ampleksan kleriĝon por laikulo de la 13-a jarcento. Li konis la latinan lingvon kaj la biblion kaj spertis pri literaturoj kanona, latinlingva sekulara kaj tiutempa germanlingva.

La verko skribitis inter 1221-24 en latina lingvo sed tradukitis laŭpete de von Falkenstein inter 1224-25 en la germanan. Do Sachsenspiegel estas la unua skriba prezento de germana juro.

Eike unuafoje resumis la jurisdikciajn tradiciojn kaj procedurojn kutimajn de la germanoj kiuj ĝis tiam nur buŝe estis transdonitaj. Sed tia laŭkutima jurisdikcio kompreneble havis troan interpretliberon kaj favoris ofte la personajn interesojn de la juĝintoj. Per tia revolucia verko Eike metis la fundamenton por unueca jurisdikcio. Similaĵoj ekzistis nur por la kanona juro. Por Eike ankaŭ tipis praktikaj kaj pragmatikaj elirpunktoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]