Pianomekaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ekfrapmekaniko)

Pianomekaniko, martelomekanikoekfrapmekaniko estas levumilkonstruaĵo en muzikinstrumento, je kiu frapoj sur klavoj ĵetas martelojn kontraŭ la kordoj de piano por eksonigi tiujn ĉi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Al la antaŭantoj de pianomekaniko apartenas la mekaniko de klaviceno, je kiu plumtuboj pinĉas la kordojn, kaj la mekaniko de klavikordo, je kiu tangentoj (metalplatoj je la interna fino de la klavolevumiloj) ekfrapas la kordojn. Por la evoluo de mekaniko, je kiu marteloj ekfrapas kordojn, grave modelis ankaŭ la zimbalono, kies kordojn ekfrapas frapiloj, direktitaj de la manoj.

Kiam ĉ. 1700 zimbalonvirtuozo nome Pantaleon Hebenstreit (1668–1750) turneis tra Eŭropo kaj prezentis prijubileajn koncertojn, diversaj instrumentkonstruistoj komencis, mekanizi la zimballudon per klavaro.

Unu el tiuj estis la la florencano Bartolomeo Cristofori, kiu ĉ. 1710 pretigis unuajn ekzemplerojn de puŝlameno-mekaniko. Sendepende de tio ankaŭ la franco J. Marius (1716) kaj Christoph Gottlieb Schröter el Nordhausen (1717) inventis klavarinstrumenton, kies kordoj ne estis pinĉataj, sed frapataj per marteloj. Por la pluevoluo de piano surbaze de martelmekaniko precipe gravis Gottfried Silbermann (1683–1753) en Strasburgo samkiel Johann Andreas Stein en Aŭgsburgo, kiu validas kiel inventisto de la bufromekaniko.

Pluaj ŝtupoj en la evoluo de la pianomekaniko estis la konstruo de desuprefrapa mekaniko fare de Nannette Streicher kaj Theodor Stöcker samkiel la invento de ripetmekaniko („double échappement“) fare de Sébastien Érard en la jaro 1823.

Unu el la plej aktualaj novigoj en la historio de la pianomekaniko estas patento de la piankonstruisto Josef Meingast el Bamberg, kiu en la jaro 2002 prezentis ruliĝantan martelrulon.

Mekaniktipoj kaj iliaj funkcimanieroj[redakti | redakti fonton]

Por la multnombro de diversaj mekaniktipoj, kiuj estis evoluigitaj dumpase de la lastaj du kaj duona jarcentoj, ekestis preskaŭ sammultaj nomoj. Je tio mekaniktipoj estis nomataj ne nur laŭ siaj funkcimaniero aŭ siaj inventintoj, sed ankaŭ laŭ sia deveno resp. la loko de sia plej ampleksa disvastiĝo, kio povas kaŭzi kelkan konfuzon. Krome necesas distingo laŭ mekanikoj por vertikale prikordigitaj pianoj kaj mekanikoj por horizontale prikordigitaj fortepianoj / vostpianoj resp. tabulopianoj.

Tangentomekanikoj[redakti | redakti fonton]

Frua formo de mekaniko transpaŝe de la klavikordo kaj klaviceno al martelpiano estis la tangentomekaniko. Je tio ankoraŭ ne ĵetatas martelo kontraŭ la kordo, sed ligna lato nomata „tangento“.

Simpla puŝado[redakti | redakti fonton]

Frua puŝmekaniko trovebla en anglaj tabulopianoj nomiĝas simpla puŝado. Je ĝi plataj martellatetoj kun duonrondaj ledotegitaj martelkapoj estas fiksitaj per ledlameno-ĉarniro en memstara marteltenilo. Puŝilo el latundrato kun ledotegita kapo servas kiel ekigilo.

Duobla puŝado[redakti | redakti fonton]

En 1776 Georg Fröschle konstruis en Londono unuan fojon tabulpiano-puŝmekanikon kun pelilo. Dek jarojn poste John Geib patentigis ĉi tiun mekaniktipon kiel „Double Action“ (duobla puŝado), kaj ĝis 1800 nur la firmao Longman & Broderip rajtis ekipila instrumentojn per ĝi. Ĝi disponas kompare kun la simpla puŝado pri kroma pelilo. La ludteknika avantaĝo konsistas el pli nuancriĉa ekfrapo kaj pli flua ludado.

Pelmekaniko[redakti | redakti fonton]

Pianomekanikoj laŭ pelprincipo jam frue ricevis la nomon „germana mekaniko“ aŭ „viena mekaniko“, ĉar ilin konstruis precipe germanaj kaj aŭstraj pianokonstruistoj.

Pel-lamena mekaniko kun unuopa ekigo[redakti | redakti fonton]

Ĉar je rigida, por ĉiuj marteloj komuna pel-lato fajnĝustigo estas problema, oni baldaŭ anstataŭis la puŝlaton per unuopaj moveblaj pel-lamenoj. Ĉi tiuj pel-lamenoj estas fiksitaj ĉe ledoĉarniro kaj estas tenataj per risorto super la finaĵo de la marteltenilo. Per la ĝustigebla streĉo de la risorto nun oni povas ŝanĝi la momanton kaj la energion de la ekigo.

Desuprefrapa mekaniko[redakti | redakti fonton]

La desuprefrapa mekaniko prezentas apartaĵon en la konstruhistorio de piano, kiun elprovis komence la vienaj piankonstruistoj Andreas Streicher kaj Nannette Streicher, samkiel poste la berlina piankonstruisto Theodor Stöcker. Ĉe tiu la marteloj trafas desupre sur la horizontale kuŝantaj kordoj. La avantaĝo konsistas el tio, ke la marteloj ekfrapas la kordojn en la direkto de la ponto kaj de la resonplanko kaj ne for de ili, tiel ke rezultas pli alta efikeco inter fortelspezo kaj sonrezultaĵo. Malavantaĝas tamen, ke la marteloj ne povas refali en la ripozlokon pro gravito, sed devas esti reprenitaj helpe de risortmekanismo. Krome desuprefrapa mekaniko kondiĉas pli komplikan aranĝadon de la agordokejloj, kio malfaciligas la agordadon.

Puŝlamenomekaniko[redakti | redakti fonton]

Pro la disvastigo de la puŝlamenomekaniko fare de anglaj piankonstruistoj mekanikotipoj laŭ la puŝlamenprincipo ankaŭ ricevis la nomon angla mekaniko. Pluajn modifaĵojn oni ankaŭ nomis "duonangla mekaniko" kaj "plenangla mekaniko", kvankam tiujn – ekz. la „Blüthner-Patent-Mechanik“ – evoluigis germanaj kaj aŭstraj piankonstruistoj. „Duonanglaj mekanikoj“ ekzistis ĝis ĉ. 1900.

Ripetmekaniko[redakti | redakti fonton]

Ripetmekaniko estas pluevoluinta puŝlamenomekaniko, kiu ebligas rapidan ripetadon de tonoj. Ĝi reprezentas la aktualan staton en la evoluo de pianomekaniko.


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Julius Blüthner, Heinrich Gretschel: Lehrbuch des Pianofortebaus. Weimar 1872. Reprint Edition Bochinsky.
  • Andreas E. Beurmann: Klingende Kostbarkeiten. Tasteninstrumente der Sammlung Beurmann. Museum für Kunst und Gewerbe Hamburg. Lübeck: Drägerdruck 2000.