Eklezio de Kimrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
flago
diocezoj

La Eklezio en KimrioKimra eklezio (kimre Eglwys yng Nghymru) estas membroeklezio de la Anglikana eklezio: Ĝi konsistas el 6 diocezoj, je ties pinto estas la ĉefepiskopo de Kimrio kiel primaso. La Kimra Eklezio havas ĉirkaŭ 120.000 membrojn.

En 1920 la Brita Parlamento deklaris ĝin sendependa. Ekde tiam ĝi ne plu havas la statuson de ŝtata eklezio. Tial ĝi nomiĝas hodiaŭ eklezio "en" kaj ne kiel antaŭe "de" Kimrio.
En 2014 Barry Morgan, episkopo de Llandaff, havas la titolon de ĉefepiskopo de Kimrio. Li kun la aliaj episkopoj formas sinodon, kiu estas la plej alta instanco de landa eklezio.


Ĉefepiskopoj de Kimrio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]