Saltu al enhavo

Ekonomio de Plasmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ekonomio de Plasmo (ĉine: 血浆经济) estis kampanjo de plasmaferezo inter 1991 kaj 1995 fare de la Henana registaro en Ĉinio, en kiu sangoplasmo estis elprenita kontraŭ mono. La kampanjo allogis 3 milionojn da donantoj, plejparte loĝantoj en la kamparo, kaj oni taksas, ke almenaŭ 40% el la donantoj poste infektiĝis je HIV.[1]

La Ekonomio de Plasmo komenciĝis kaj prosperis pro postulo de bioteknikaj firmaoj kaj fariĝis profita fonto de enspezo por perantoj. La kampanjo havis malaltan normon de sano kaj sekureco, kaj mankis konvenaj steriligaj procedoj; nadloj, sangaj sakoj kaj aliaj ekipaĵoj en kontakto kun sango estis ofte reuzitaj. Laŭ takso, ĝis 2003, pli ol 1,2 milionoj da homoj trafis Aidoson nur en la provinco Henano.[2]

Fono[redakti | redakti fonton]

En la lastaj 1980-aj jaroj, la centra registaro de Ĉinio enkondukis politikon de sangodonado pro la postulo por sango en urboj. Lokaj registaroj komencis kuraĝigi sangodonojn. Ĝis 1990, miloj da publikaj kaj komercaj sangkolektaj centroj estis establitaj tra Ĉinio, allogante donantojn per pagoj, kiuj egalis unumonatan enspezon por kamparanoj.[3]

  1. Tsang, Kam. 'Blood Plasma Economy Accelerates AIDS Crisis in China'. Sing Tao Daily. Publikigita la 1-an de aŭgusto 2003.
  2. Tsang, Kam. 'Blood Plasma Economy Accelerates AIDS Crisis in China'. Sing Tao Daily. Publikigita la 1-an de aŭgusto 2003.
  3. Wu, Zunyou, Keming Rou, kaj Roger Detels. 'Prevalence of HIV infection among former commercial plasma donors in rural eastern China', pp. 41-42.