Ekruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolorsistemo en la informadiko
RGB: (205, 184, 145)
HTML: #CDB891
CMYK: (0, 10, 29, 20)
HSV: (39°, 29%, 80%)
vdr

Ekruo estas la koloro de silkaj kaj tolaj ŝtofoj en neblankigita stato, kio signifas, ke ili havas sian naturan koloron.

Ekruo venas de la franclingva vorto écru, kiu laŭlitere signifas "pura" aŭ "neblankigita". Ĝi antaŭe estis sinonima kun la flavgriza koloro, sed la signifoj de la du vortoj disiĝis. Nuntempe flavgriza kaj ekruo estas rigardataj kiel du malsamaj koloroj.

Neblankigita silko estas mem ankaŭ nomata ekruo.